Minikomputilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Minikomputilo HP 3000 918LX

Minikomputilo, nun pli konata kiel servilo, estas klaso de multuzantaj komputiloj, kiu estas en la meza gamo de la komputila spektro; tio estas, inter grandaj mult-uzantaj sistemoj (ĉefkomputiloj, angle mainframe) kaj pli malgrandaj unu-uzantaj sistemoj (mikrokomputiloj, personaj komputiloj).

La nomo komencis populariĝi meze de la 1960-aj jaroj, por identigi trian specon de komputilo, desegnita danke al du fundamentaj novigoj:

1- La uzo de transistoro (kiu rekte influis la kreadon de komputiloj kun pli malgrandaj grandecoj en la ĉefkomputilo), kaj

2- Pliboniĝoj en la dezajno de RAM, kio ebligis pli grandan haveblecon de resursoj.

Poste, dum la 1980-aj jaroj, la esenca minikomputilo estis la AS/400 de IBM. Tamen, pli poste tre potencaj servilaj komputiloj desegnitaj de fabrikantoj kiel IBM, HP, kaj DELL perfekte eniris ĉi tiun kategorion.

La disvastiĝo de uzo de servilo ŝuldiĝis al la pli malalta kosto de mikroprocesor-bazita fizika subteno kaj la deziro de finuzantoj fidi malpli je neflekseblaj ne-inteligentaj terminaloj, kun la rezulto ke ĉefkomputiloj kaj terminaloj estis anstataŭigitaj per personaj komputiloj interkonektitaj unu kun la aliaj, ligitaj al servilo.

La movo estis faciligita ne nur per la mikroprocesoro, sed ankaŭ per la evoluo de diversaj transplatformaj versioj de Unikso (kun Intel-mikroprocesoroj inkluditaj) kiel ekzemple Solaris, Linukso kaj FreeBSD. La Windows operaciumo-serio, komencante per Windows NT, ankaŭ inkludas servilversiojn kiuj subtenas plurtaskadon kaj centojn da servilaj funkcioj.

Ekzemple, Hewlett-Packard nun nomas siajn HP 3000 seriojn de minikomputiloj kiel serviloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miniordinador en la kataluna Vikipedio.