Aero senpaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Free Air
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sinclair Lewis
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1919
vdr

Aero senpaga (angle Free Air) estas romano de Sinclair Lewis, eldonita en 1919. Ĝi anticipas pli malfruajn usonajn romanojn pri aŭtaj vojaĝoj, rakontante pri transiro per aŭto de Mineapolo ĝis la nordokcidenta marbordo de Usono. Ĝi rakontas pri epoko, kiam fidindaj veturiloj kaj interŝtataj ŝoseoj ankoraŭ ne estis kutimaj.[1]

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La romano apartenas al vojkruciĝa momento de usona historio, kaptante la emocion kaj liberon, kiujn vojaĝoj per la ĵus inventita aŭto enkondukis komence de la 20-a jarcento. Eldonita unu jaron antaŭ Ĉefstrato, la fama romano de Lewis, Aero senpaga havas rimarkinde simplan rakontan stilon, kiu permesis al Lewis, ke li elmontru sian karakteron kaj esprimu sian admiron por la laborista klaso kaj demokrataj valoroj.[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Aero senpaga sekvas la vojaĝon entreprenitan de Claire Boltwood, monhava novjorkurba junulino, per aŭto ĝis la Pacifika Nordokcidento de la lando. Survoje ŝi ekamas aŭtan mekanikiston nomatan Milt Daggett, kiu apartigas ŝin de ŝia vivo de komfortoj kaj privilegioj. La rakonto evidentigas la aventurecon kaj liberon proprajn de aŭtaj vojaĝoj kaj donas vidon de la pitoreskaj pejzaĝoj de Usono.[2][3]

Temoj[redakti | redakti fonton]

Inter la fundamentaj temoj de Aero senpaga estas aventuro, libero, kaj persona aliiĝo dum vojaĝo. La samaj eĥas en aliaj samaŭtoraj kaj samepokaj verkoj, videbligante la influon de la historia kunteksto al la romano.[1]

Adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de la farado de la filmo Free Air kun la reĝisoro Edward H. Griffith (apoganta sin al la aŭto), George Pauncefort kiel pasaĝero kaj Marjorie Seaman stiranta

Aero senpaga estis adaptita en samtitolan mutan filmon en 1922, kun Tom Douglas en la rolo de Milt Daggett kaj Marjorie Seaman kiel Claire Boltwood. La filmo fidele interpretis la dramkomedian esencon de la libro sur la granda ekrano.[4]

Aludoj en aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La televida serio Boardwalk Empire, kies scenejo estas la fruaj jaroj de la mafio en Atlantic City, reliefigas Aero senpaga kiam la filmilo haltas sur ekzemplero de la libro en epizodo de la unua sezono. La detalo substrekas la kulturan gravon de la libro en tiu kunteksto.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Free Air (angle). Google Libroj. Arkivita el la originalo je 5-a de decembro 2023. Alirita 2023-12-05.
  2. Free Air (angle). American Literature. Arkivita el la originalo je 5-a de aŭgusto 2020. Alirita 2023-12-05.
  3. 3,0 3,1 Pedersen, Nate. Boardwalk Empire Books in Season 1 (angle). Fine Books & Collections. Journalistic (julio 2022). Arkivita el la originalo je 23-a de septembro 2020. Alirita 2023-12-05.
  4. Free Air (angle). Silent Era. Arkivita el la originalo je 7-a de septembro 2023. Alirita 2023-12-05.