Jacques Pierre Brissot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brissot, revoluciulo kaj viktimo revolucia

Jacques Pierre BRISSOT (naskiĝinta la 14-an de januaro 1754 en Warville apud Chartres, mortinta la 31-an de oktobro 1793 en Parizo) estis franca juristo kaj revoluciulo (jakobeno unue).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Brissot dediĉis sin al la advokatado kaj famiĝis per sia »Théorie des lois criminelles« (Par. 1780, 2 vol.) kaj sia verko »Bibliothèque des lois criminelles« (1782–86, 10 vol.). Li deĵoris en la kancelario de la Duko de Orléans. Antaŭ malliberiĝo pro komploto li sukcese fuĝis al Londono.

Reveninte en Franclandon li fondis en 1788 la societon "Société des amis des noirs". Post la eksplodo de la revolucio li eldonis, plene de maltrankvila agademo, la gazeton »Le Patriote francais« kiu baldaŭ iĝis tre influa. Elektita en la Parizan Komunumon li inter la revoluciemuloj tiom gravis ke la kortego eknomis ĉiujn sampensantojn "brissotanoj" (brissotins).

La militdeklaro fare kontraŭ Aŭstrio en 1792 kaj Britio kaj Nederlando en 1793 ankaŭ ŝuldiĝas al Brissot. Ĉar li pli kaj pli kontraŭstaris la Teroron li malamikigis Robespieron. Kiam en la 2.6.1793 detroniĝis la ĝirondanoj ankaŭ la sorto de Brissot estis decidita. Fuĝante li arestitis en Moulin kaj ekzekutitis kun 20 aliaj kamaradoj.

Liajn rememorojn verkitajn dum la lasta mallibereco eldonis lia filo (Par. 1830, 4 vol.) kaj Lescure (1877).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 429, kio legeblas tie ĉi interrete.