Ribeloj de 1835

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Santa Maria de Ripoll post la atako kaj fajro dum la ribeloj de 1835
Monaĥejo de Santa Maria de Ripoll post la atako kaj fajro dum la ribeloj de 1835.
Monaĥejo de Ripoll. 1835
Monaĥejo de Ripoll. 1835

La ribeloj de 1835 (katalune: bullangues de 1835) estis popolaj tumultoj kontraŭ la religiaj ordonoj, kiuj okazis en Katalunio en la somero de 1835, dum kiuj la establita ordo radikale rompiĝis.[1]

La ellasilo de la ribeloj estis diversaj sangelverŝaj agoj, kiujn la Karlismo faris en Katalunio komence de julio. En tiuj tagoj, Barcelono estis plena de konventoj, kiuj simbolis perfidon de la Katolika Eklezio al la plej malriĉuloj kaj ĝian subtenon al la establita potenco kaj riĉuloj. Fakte, la Katolika Eklezio donis sian absolutan subtenon al la Karlismo dum la Unua Karlisma Milito. Tiel, kiam la ribeloj komenciĝis, la proletaro stariĝis kontraŭ hierarkioj, sed ĉefe kontraŭ religia potenco. En Zaragozo ankaŭ estis, kelkajn tagojn antaŭe, kontraŭklerikaj tumultoj.[2]

La liberala gazetaro de la tempo raportis tre malabunde pri la faktoj prezentitaj sube. Malgraŭ tio, la ĵurnaloj kulpigis, kiel oni ankoraŭ faras, pri amaso da maristoj kaj ciganoj el aliaj nacioj kaj provincoj.[3]

Reus-okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La 22an de julio 1835 vespere, 7 milicanoj el la urbo Reus estis mortigitaj de karlisma grupo. La monaĥo, kiu komandis tiun grupon, ordonis, ke la kaptitoj estu brutale mutilitaj. Do ili tranĉis iliajn nazojn, orelojn kaj aliajn membrojn. Al unu el milicanoj, patro de 8 infanoj, la karlistoj elŝiris la okulojn kaj poste krucumis lin.[4] La popola reago en Reus estis tuja kaj spontanea. La konvento de Sant Francesc de Reus kaj la konvento de la Karmelanoj estis forbruligitaj kaj pluraj monaĥoj estis ekzekutitaj.[2][3][5][6]

Komenco de la tumultoj en Barcelono[redakti | redakti fonton]

La 25an de julio, novaĵoj pri la eventoj de Reus alvenis en Barcelonon. Kolera homamaso detruis la toreejon de El Torín, en la ĉirkaŭaĵo de La Barceloneta. La detruo de El Torín okazis dum hispana corrida okaze de la kvina naskiĝtago de la reĝino Isabel la 2-a de Burbono.[5]

Post detruado de El Torín spontanea manifestacio eliris en la direkton al Les Rambles. La koncentrantoj kriis sloganojn favore al libereco kaj insultoj kontraŭ generalo Manuel de Llauder i de Camín, Generala Kapitano de Katalunio kaj Ministro pri Milito. Krome, ili kriis postulante morton de la monaĥoj. La unuaj konventoj, kiujn renkontis la protestantoj, estis La Mercé, la konvento de franciskanoj kaj Santa Mónica.[5] Ĉi tiuj konstruaĵoj estis atakitaj, sed ne bruligitaj.[2]

Posttagmeze oni organizis spontaneajn paroladojn sur Les Rambles. Dume pli kaj pli multaj homoj aliĝis al la protestoj. Ĝuste tiam komenciĝis la bruligado de konventoj: de la Kapucenoj, la Dominikanoj, Santa Caterina, Sant Pau del Camp, Sant Josep, ktp.[2][5] En la seminario de Sant Sever estis alfronto de pafoj inter seminarianoj kaj manifestaciantoj. Tamen neniu povis deteni la koleron de la homoj, kiuj suferis tiom da mizero kaj humiligo.[3]

Kanto de Sankta Jakobo[redakti | redakti fonton]

La kanto de Sankta Jakobo, populara kataluna kanto, memorigas pri tio, kio okazis dum tiu tago en la toreejo de El Torín.[3]

Laŭvorta traduko de la kanto: Tago de Sankta Jakobo de la jaro tridek kvin, ili festis grandan feston ene de Turín: eliris kelkaj taŭroj, ili estis malbonaj kaj ĉi tio kaŭzis bruligon de la monaĥejoj.



% source : La Barcelona rebelde
\relative c'' {
  \key c \major
  \time 2/4
  e,8^"Kun ĝojo" f8 d8 e8 c8 g'4. 
  a8 a8 a8 g8 b2 
  e,8 g8 d8 e8 c8 g'4. 
  a8 f8 d8 d8 e2
  e8 f8 d8 e8 c8 g'4. 
  a8 g8 a8 b8 a2
  a8 g8 a8 b8 
  \time 4/4
  a8 g8 a4. f8 d8 e8 
  \time 2/4  
  c2\bar "|."
}

 \addlyrics {
    Di -- a de Sant Jau -- me | 
    de l'any  tren -- ta cinc, | 
    van fer_u -- na gran | 
    fes -- ta | 
    din -- tre del Tu -- | 
    rín: | 
    van sor -- tir set | 
    to -- ros, | 
    va -- ren ser do -- | 
    lents | 
    i_a -- ques -- ta_és la | 
    cau -- sa de cre -- mar_els con -- | 
    vents 
  }

La timo de generalo Llauder[redakti | redakti fonton]

Generalo Manuel de Llauder
Generalo Manuel de Llauder.
Murdado de generalo Bassa, la 5an de aŭgusto 1835.
Murdo de generalo Bassa, la 5an de aŭgusto 1835.

La 27an de julio, generalo Llauder eniris en Barcelonon kaj kune kun siaj oficiroj okupis la Registaro-palacon, en la Placo Pla de Palau. Nokte la homamaso koncentriĝis antaŭ la palaco, kriante sloganojn kontraŭ la generalo. Llauder, timigita, fuĝis el Barcelono la sekvan tagon. Post tio, la Urba Milicio provis fini la ribelojn kaj la liberaluloj volis kapitaligi la movadon. Ĉiuj ili malsukcesis kaj la revolucio disvastiĝis tra Katalunio. Multaj konventoj kaj grandaj monaĥejoj estis forbruligitaj aŭ atakitaj kiel tiuj de Sant Jeroni de Murtra, Sant Cugat del Vallés, La Cartuja de Montalegre, Scala Dei, Poblet, Ripoll, Santes Creus, ktp.[2][3]

La ekzekuto de generalo Bassa[redakti | redakti fonton]

La 5an de aŭgusto, generalo Pere Nolasc de Bassa i Girona, delegito de generalo Llauder, eniris en Barcelonon akompanate de forta kontingento de soldatoj. Iliaj celoj estis fini la ribelon, restarigi ordon kaj severe puni la revoluciulojn. La generalo Bassa ekloĝis en la Registaro-palaco de Pla de Palau dum la trupo estis kazernita en la Llotja.

Iuj sociaj reprezentantoj renkontiĝis kun generalo Bassa por peti kompaton, sed li ignoris ilin. Dume multaj homoj koncentriĝis sur la Placo del Teatre kaj la Placo Sant Jaume. La respondo de la militistaro estis pafi kelkajn kanonpafojn de la Drassanes kaj de la Citutadella. La kanonpafoj tamen varmigis la spiritojn de homoj kaj posttagmeze homoj eniris en la palacon kaj mortpafis la generalon. Poste ili ĵetis la kadavron de balkono, ligis lin kaj trenis lin tra la stratoj de Barcelono ĝis ili fine bruligis lin sur Les Rambles.[7]

Fine la homoj prirabis la Registar-palacon, detruis la monumenton de Ferdinando la 7-a de Burbono en la Placo Pla de Palau kaj ekbruligis la polican stacion, la fiskan arkivon kaj la oficejon de la Monaĥejo Montserrat en Barcelono.[3]

La fajro de la fabriko El Vapor[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo la ideo de Luddismo jam delonge sukcesis. La laboristoj vidis kiel maŝinoj estis enkondukitaj en industriajn procezojn kaj kiel la laborkondiĉoj de la nova industriiĝo estis ĉiam pli brutalaj. En iu maniero, la detruo de la maŝinoj fariĝis vera klasbatalo. Tiel la laboristoj decidis ataki la fabrikon El Vapor.

Nokte la homamaso direktis sin tra la strato Tallers al la Ronda de Sant Antonio kie troviĝis la tekstila fabriko konata kiel El Vapor aŭ El Vapor Bonaplata. La fabriko apartenis al la kompanio Bonaplata, Vilaregut, Rull & Cia. kaj ĝi estis la unua fabriko, kiu uzis vapormaŝinojn en Hispanio. Narcís Bonaplata, la posedanto de la fabriko, kune kun iuj armitaj viroj provis defendi la fabrikon sed ne sukcesis haltigi la homamason. La fabriko brulis.

La sekvan tagon la manifestacianoj atakis kaj prirabis doganejon.[3]

La milita okupado de Barcelono[redakti | redakti fonton]

La 7-an de aŭgusto, la Milita Guberniestro de Barcelono, generalo Pastor, okupis la urbon. Lia interveno finiĝis per pluraj mortoj kaj centoj da arestitoj. La sama tago la laboristoj Narcís Pardines kaj Marià Garrich estis turmentitaj kaj mortpafitaj. Tri tagojn poste estis mortpafitaj la laboristoj Aleix Brell, Pere Blas Cornet, Josep Prats, Joan Jardí kaj Joan Guardo. Multaj aliaj estis enprizonigitaj aŭ deportitaj.[3]

La centra registaro finis demisii post ĉi tiuj eventoj. En geografiaj terminoj, kvarono de la monaĥejoj de la urbo malaperis. Jaron poste granda parto de la nedetruitaj konstruaĵoj estis konfiskita, kaj kelkaj el ili estis rekonvertitaj en nereligiaj spacoj.[5][8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «anticlericalisme». L'Enciclopèdia.cat. Barcelona: Grup Enciclopèdia Catalana.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Zaragoza i Pascual, Ernest Documentació inèdita oficial ran de la crema de convents de Barcelona els dies 25 i 26 de juliol de 1835, p. 155.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Joaquim Sirera Riu. La Barcelona rebelde: guía de una ciudad silenciada. Octaedro, 2003. ISBN 978-84-8063-628-5.
  4. Fontana, Josep. La Revolución liberal: política y hacienda en 1833-1845. 2a. Madrid: Ministerio de Hacienda. Instituto de Estudios Fiscales, 2001, p. 114-115. ISBN 8471960346.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Cortijo, Dani. «La Broma del Torín. La primera bullanga barcelonina l'any 1835». Altres Barcelones, 06-10-2010.
  6. Toda, Eduard. Los Convents de Reus y sa destrucció en 1835: Francescans de Santa Maria de Jesús, Carmelitas de Sant Joan, Paüls del Seminari, Monjas Carmelitas. Reus: Revista del Centre de Lectura, 1930, p. 45.
  7. «Pere Nolasc de Bassa i Girona». L'Enciclopèdia.cat. Barcelona: Grup Enciclopèdia Catalana.
  8. Diccionari d'Història de Catalunya; p. 47; ed. 62; Barcelona; 1998; ISBN 84-297-3521-6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]