Greka-turka milito (1919-1922)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Greka-turka milito de 1919-1922
Greko-Turkish-Afyon-1920.png
Tranĉea militfarado dum la Greka-turka milito
Daŭro: majo 1919 – oktobro 1922
Loko: Okcidenta Anatolio
Rezulto: Decida turka venko; Traktato de Laŭzano.
Flankoj
Turkaj revoluciouloj Reĝlando Grekio
Komandantoj
Mustafa Kemal Atatürk
Fevzi Çakmak
İsmet İnönü
Leonidas Paraskevopoulos
Anastasios Papoulas
Georgios Hatzianestis
Forto
50.000 (1919)
450,000 (1922)
Maksimumo deplojiĝita, 12 dividoj~200.000
v  d  r
Information icon.svg

La greka-turka milito de 1919-1922, ankaŭ nomata Anatolia Katastrofo, estis la milito inter Grekio kaj Turkio post la Unua mondmilito.

La milito komenciĝis, ĉar la okcidentaj aliancanoj — ĉefe la brita ĉefministro David Lloyd George — promesis teritoriojn al Grekio el la Otomana Imperio, se Grekio partoprenas la militon flanke de la aliancanoj. La promeso estis orienta Trakio, la insuloj de Imbros kaj Tenedos; partoj de okcidenta Anatolio ĉirkaŭ la urbo Smirna (nuntempe İzmir), ĉion kie vivis grava greka loĝantaro.

La en 1920 subskribita traktato de Sèvres, kiu finis la unuan mondmiliton en Malgranda Azio kaj dividis la Otomanan Imperion, donis ĉiun menciitan teritorion al Grekio. La grekaj trupoj okupis Smirna-on kun apogo de francaj, britaj kaj usonaj ŝipoj. Dumtempe la otomana generalo Mustafa Kemal (pli poste Kemal Atatürk) fondis novan turkan nacian registaron en Ankaro la on 23-an de aprilo en 1920, kiu rifuzis la kontrakton de Sèvres kaj preparis sin kontraŭ Grekio.

Oktobre en 1920, je kuraĝigo de Lloyd George – kiu intencis praktiki premon sur la turka kaj la otomana registaro por subskribi la kontrakton de Sevrès-, la greka armeo antaŭenmarŝis orienten en Anatolion kun intenco subpremi la Kemalistajn fortojn, antaŭ ol ili atakas la grekajn armeajn areojn ĉe Smirna. Tio okazis dum la liberala registaro de Eleftherios Venizelos, sed baldaŭ – post komenco de la atako - li estis anstataŭigita per Dimitrios Gounaris. La greka reĝo Konstantino persone komandis la armeon ĉe Smirna.

Post la greka malvenko la 11-an de januaro en 1921, la aliancaj landoj proponis korekti la kontrakton de Sevrès dum konferenco en Londono, kie reprezentiĝis ankaŭ la turka ankaŭ la otomana registaro. La ŝanĝojn, decidojn ne akceptas Grekio, sed atakis denove la 27-an de marto (Batalo de Inonu II), sed la kemalistaj trupoj venkis la 30-an de marto. La neimagita turka venko kaŭzis la ĉesigon de apogo por Grekio. Tiutempe la milita sekretario estis Winston Churchill en Britio.

Junie en 1921, la fortigita greka armeo antaŭmarŝis ĝis rivero Sakaria, malpli ol 100 km (62 mejlojn) okcidente de Ankara. Dumtempe la turka registaro en Ankaro ĉef-komandantigis Mustafa Kemal. Kemal kontraŭatakis kaj tranĉis la apoglinion de la grekoj en la batalo de Sakaria (23-a de aŭgusto - 13-a de septembro, 1921). La grekoj retiriĝis al bazo de Smirna, esperante defendi tion. Ili petis helpon de la aliancanoj, sed frue en 1922, Britio, Francio kaj Italio decidis ne akcepti la kontrakton de Sèvres kaj volis tion revizii. Italio kaj Francio retiris siajn turpojn forlasante iliajn poziciojn.

Marte en 1922, aliancanoj proponis batalpaŭzon, sed Kemal timis, ke la grekoj restas en Anatolio. Aŭguste, post ambaŭflankaj preparoj, la turkoj komencis novan atakon la 26-an de aŭgusto, subpremante la grekojn en la batalo de Dumlupinar proksime al Afion (30-a de aŭgusto, 1922, celebrota kiel Sieĝa tago kaj nacia festotago en Turkio). Iomete poste, la turkoj okupis Smirna-on (9-a de septembro). La urbo forbrulis ĝis la fundo kaj ĉiuj grekoj, kiuj ne povis eskapi, estis masakritaj. Tio signis komencon de la ĝenerala deportado de grekoj el Anatolio.

Turkio havis tiam limojn sude kaj oriente, fortigitajn per kontraktoj, tiel Kemla kuraĝe povis agadi kontraŭ la grekoj. La grekoj evakuis homojn el Trakio, el la insuloj, el Anatolio kaj retiriĝis al la Marica rivero. La restanta greka popolo estis forpelita el Malgranda Azio, tial la grekoj parolas pri "Katastrofo en Malgranda Azio".

Francio, Italio kaj Britio alvokis Mustafa Kemal por kontrakti pri batalpaŭzo en Venecio, sed Mustafa Kemal redemandis pri ebleco kontrakti en Moudania (Mudania) kun kondiĉo, ke orienta Trakio venas al Turkio. La traktadoj komenciĝis en Mudania la 3-an de oktobro, unuflanke la turka delegitoj sub gvido de İsmet İnönü, kaj la grekoj aliflanke reprezantitaj far aliancanoj. Kiam la britoj rezistis ĉe problemo de Ĉanak sur la Dardaneloj, Kemal kuraĝigis la britojn efektivigi la kondiĉojn de Kontrakto de Sèvres, sed Lloyd George repaŝis. La batalhalto de Mudania estis subskribita la 11-an de oktobro en 1922, - enhavante, ke orienta Trakio kaj Bosporo restas sub aliancana okupo, sed grekoj evakuas la regionon. La batalhalto startis la 15-an de oktobro, unu tagon post la greka subskribo.

Dum la traktato de Lausanne (julio 1923) – kiu finis la Greka-Turkan militon - la retiriĝo de Grekio for de Anatolio kaj orinta Trakio estis fiksita. Por kompensi la damaĝojn de la greka okupado en okcidenta Anatolio, Karaagac (ĉe Edirne) estis transdonita al Trukio (artikolo 59). Por certigi la postan pacon, Grekio reduktis sian armean ĉeeston sur la Egeaj insuloj, simile kiel Turkio en la markoloj. Plie, Italio ricevis la Dodekanezajn insulojn, akiritajn en 1912.

La plej grava sociala konsekvenco de la kontarkto estis la popolŝanĝo inter Grekio kaj Turkio. Oni forpelis pli ol unu milionon da grekoj el Anatolio (ekz. Konstantinopolo) kaj ĉ. 500,000 turkojn (el okcidenta Trakio) en la malan direkton.

Tiu popolŝanĝo tuŝis ankaŭ la lokojn, kie jam ekde la antikva epoko vivis grekoj kiel en Ionia kaj Pontus. La grekoj rigardas tiujn eventojn kiel holokaŭstongenocidon, ĉar mortis multaj miloj dum la eskapo.

Alia rezulto de la kontrakto estis la politika reakcio en Grekio. Oficiroj abdikigis la reĝon; kvin komandantoj fariĝis "propekaj kaproj" kaj estis ekzekutitaj.

Rezulte de la milito ambaŭ landoj iĝis etne homogenaj: tio malebligis estontajn konfliktojn. Tio finis la grekajn sonĝojn pri granda Grekio kun ĉefurbo en Konstantinopolo kaj ebligis okupiĝon pri la hejmaj problemoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]