İsmet İnönü

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
İsmet İnönü
İsmet İnönü

En funkcio:
11-a de novembro 1938 – 22-a de majo 1950
Antaŭulo Mustafa Kemal Atatürk
Sekvanto Celal Bayar kiel Prezidento
Suat Hayri Ürgüplü kiel Ĉefministro en lia lasta periodo de ĉefministro

En funkcio:
1923 – 1924
19251937
19611965
Antaŭulo Rauf Orbay, Ali Fethi Okyar
Sekvanto Ali Fethi Okyar, Celal Bayar, Suat Hayri Urguplu
En funkcio:
1938 – 1972
Antaŭulo Mustafa Kemal Atatürk
Sekvanto Bülent Ecevit

En funkcio:
1920 – 1921
Sekvanto Fevzi Çakmak

En funkcio:
1922 – 1924
Antaŭulo Yusuf Kemal Tengirşenk
Sekvanto Şükrü Kaya

Naskiĝo 24-an de septembro 1884
en İzmir, Turkio
Morto 25-an de decembro 1973
en Flago de Turkio Ankara, Turkio
Nacieco turko
Politika partio Respublikana Popola Partio
Edzo/ino Mevhibe İnönü
Religio islamo
Subskribo İsmet İnönü, subskribo
v  d  r
Information icon.svg

Mustafa İsmet İNÖNÜ /mustaFA isMET injoNJU/ (naskiĝis la 24-an de septembro 1884 en İzmir; mortis la 25-an de decembro 1973 en Ankara) estis turka politikisto kaj strikta kunlaboranto de la respublika fondinto Kemal Atatürk. En la jaroj 1938-1950 li estris Turkion en prezidenta posteno.

Soldato[redakti | redakti fonton]

Mustafa İsmet enpaŝis la kadetinstituton de Sivas kaj finis en 1903 la militan akademion de la Osmana Armeo. Dum sia staba instruo en Istanbulo konatiĝis kun Mustafa Kemal (pli poste Atatürk). Antaŭ la unua mondmilito li garnizonis en Edirne kaj en Jemeno. Post eko de la milito li estis nomumita en decembro de 1914 al kolonelo, en 1915 li laboris sub Paŝao Enver en la Milita Ministerio.

Kiel armea komandanto, li batalis en Sirio (kontraŭ la aliancanoj) kaj ĉe la Kaŭkaza fronto (kontraŭ la rusoj). Dum la milito kontraŭ Grekio ricevas la la 25-an de oktobro 1920 komandon pri la Okcidenta fronto. En ambaŭ bataloj ĉe Inonü en januar kaj marto/aprilo de 1921 sukcesis li atingi decidan venkon super la greka armeo, kiu devis forlasi Anatolion. Pro tiuj venkoj, li alproprigis en 1923 al sia nomo ankaŭ la nomon İnönü.

Politikisto[redakti | redakti fonton]

La 9-an de aprilo 1920, li iĝis reprezentanto de la armeaj deputitoj en la Granda Nacia Asembleo en Ankara, en 1922 li iĝis ministri pri eksteraj aferoj (li parolsi germane, angle kaj france. Li reprezantis Turkion ĉe la traktadoj de Traktato de Lausanne, kiu finis la konfliktonk kun Grekio kaj aliaj aliancanoj.

Li oficis kiel ĉefministro en la jaroj 1923 ĝis 1924, 1925 ĝis 1937 kaj lastfoje de 1961 ĝis 1965.

Post morto de Atatürk, li estis elektita la 11-an de novembro 1938 la dua prezidento de Turkio. Dum la 2-a mondmilito Turkio restis sub lia gvidado neŭtrala ĝis marto de 1945. Li enkondukis la plurpartian elektan sistemon komence de 1946. Inönü parolis la 19-an de majo 1945 pri transformado de Turkio al demokratio.

Post la malvenko de sia Respublika Popolpartio (CHP) – la 14-an de majo 1950 – li repaŝis, ĉar sia partio atingis nur 69 el 487 mandatoj. Li estis en la sekva 10 jaroj gvidanto de la opozicio. Li iĝis denove prezidento post la militara puĉo de la 27-a de majo 1960 ĝis fino de 1961. En lia ofica periodo okazis la aliiĝa kontrakto kun EU.

La 20-an de oktobro 1972, li retiriĝis kiel partia gvidanto kaj iĝis senatoro. Post lia morto, li estis entombigita en Ankaro, en la Atatürk-maŭzoleo. İnönü havis 3 infanojn, lia filo Erdal İnönü estis en 1995 ekstera-afera ministro de Turkio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]