Rauf Orbay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rauf Orbay
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1881 (1881-07-27)
en Konstantinopolo
Morto 16-an de julio 1964 (1964-07-16) (82-jaraĝa)
en Istanbulo
Tombo Sahrayıcedid Cemetery
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Alma mater Turkish Naval Academy
Familio
Patro Mehmet Muzaffer Pasha
Okupo
Okupo diplomatopolitikistomilitisto
vdr

Husein Rauf ORBAY (naskiĝis en Istanbulo en 1881, mortis la 16-an de julio 1964) estis turka soldato kaj ŝtatviro.

Li servis ĉe la otomana aerarmeo kaj estis kapitano de batalŝipo Hamidiye dum la Balkana milito. La 31-an de oktobro, 1918, li subskribis la armistican traktaton kiel ministro de la mararmeo. Kiam ekis la turka sendependa milito, li abdikis pri la pozicio kaj iris al Ankara kaj kunlaboris kun Kemal Atatürk. Li estis elektita kiel membro de la reprezenta komitato dum la Kongreso de Erzurum (23-an de julio 1919).

Kiam la sendependiĝa milito finiĝis, li estis nomumita unua ĉefministro de la nova respubliko (11-an de aŭgusto 1922). Li fondis en 1924 opozician partion "Terakkiperver Cumhuriyet Fırkası" (Progresiva Respublika Partio). Kiam oni malpermesis agadon de tiu partio en 1925, li elmigris al Eŭropo por 10 jaroj. Poste li iĝis membro de la turka parlamento - post klarigo de la akuzoj.

Dum la dua mondmilito, li estis ambasadoro en Londono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • "Rauf Orbay, Siyasi Hatıralar", Örgün Yayınevi, İstanbul, 2003