Turka Nacia Movado
Aspekto
| Turka Nacia Movado | ||
|---|---|---|
| politika movado | ||
| Komenco | 22-a de junio 1919 vd | |
| Fino | 29-a de oktobro 1923 vd | |
| Landoj | Turkio • Otomana Imperio vd | |
| Sidejo | Ankaro | |
| Ideologio |
turka naciismo • Kemalismo | |
| Fondintoj | Mustafa Kemal Atatürk vd | |
La Turka Nacia Movado ampleksiĝas al la politikaj kaj armeaj agadoj de la turkaj revoluciuloj kiuj gvidis la kreadon kaj formadon de la Respubliko Turkio, kiel sekvo de la malvenko de la Otomana Imperio dum la Unua Mondmilito.
La turkaj revoluciuloj ribeliĝis kontraŭ la dividado de la Otomana Imperio inter la Aliancanoj sub la Armistico de Mudros, kiu metis finon al la partopreno de la Imperio en la Unua Mondmilito; ili ankaŭ ribeliĝis kontraŭ la Traktato de Sèvres en 1920, laŭ kiu oni kreus la Grandan Armenion kaj Kurdistanon.

