Uzanto-Diskuto:Saturnow

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton kaj bonvenon en Vikipedion. Mi ĉiusemajne revizias multajn novajn artikolojn. Dekomence mi korektetis senprobleme artikolon ‎Vakcina Ribelo, kie mi jam trafis fuŝajn referencojn. Nun mi devas fronti al Mamonas Assassinas kaj al Club de Regatas Vasco da Gama. En la unua mi jam trovas multajn ruĝajn ligilojn kaj ok el dek referencoj fuŝaj. Pri ruĝaj ligiloj, ili, se tiom multaj, malbeligas la artikolon kaj taŭgas nur se estas ŝancoj bluigi ilin baldaŭ. Ĉu vi faros tion? Esperi, ke aliulo faros tion, ne taŭgas. En la tria artikolo mi trafas same, sed krome la artikolo estas longega, kio rezultas en enorma laborigo por korektanto. Mi dediĉos tempon al akceptebligo de tiuj artikoloj. Dume mi havas tiukadre tri konsiletojn: ne tiom longajn artikolojn, ne tiom da ruĝaj ligiloj kaj ne fuŝajn referencojn. Mi povas rigardi en la historio kion mi faris tiucele. Dankon. Mi restos je via dispono. kani (diskuto) 21:47, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

@Kani miaj planoj estas la artikoloj en la ruĝaj ligiloj, mi ankaŭ provos alĝustigi la referencojn Saturnow (diskuto) 21:52, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro tuja reago. Mi jam aranĝis Mamonas. Per Vidi historion, vi povas vidi kion mi faris. Pri perdo de ruĝaj ligiloj, ne priokupiĝu. Kiam vi estos kreonta la novan artikolon, ĉiam oni povas restarigi la ligilsignojn. Nun prioritato estu CRVG. Ĉar vi povas kompreni la necesajn plibonigojn, tio restu via tasko. Mi restos je via dispono. kani (diskuto) 22:09, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Masakro de Carandiru[redakti fonton]

Kaj same por Masakro de Carandiru. Notu, ke ŝablono "Citaĵo el la reto" ofte ne funkcias. kani (diskuto) 22:42, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi provos solvi Saturnow (diskuto) 22:46, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi sukcesis ripariSaturnow (diskuto) 22:51, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Vi kreis artikolon Anarkiismo en Afriko, kion mi bonvenigas, kaj ligis ĝin al via Anarquismo na África. Sed tial ili ambaŭ estus restintaj orfaj, se oni ne ligis ilin al jam ekzistintaj Anarchism in Africa kaj aliaj alilingvaj versioj. Oni devas atenti pri jam ekzistintaj artikoloj en aliaj lingvoj. Amike.--kani (diskuto) 10:22, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi korektetis tiun artikolon. Vi povas vidi mian faradon el Vidi historion kaj "antaŭa". Mi forigis ruĝajn ligilojn al nenio. Se vi planas krei tiujn artikolojn, vi ĉiam povos rekrei la ligilojn. Mi ankaŭ forigis ligojn al portaloj neekzistantaj. Kaj vi povas vidi, ke tiu sistemo de referencoj ne funkcias.--kani (diskuto) 09:35, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi provos plibonigi, dankon Saturnow (diskuto) 16:45, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:23, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi rigardos Saturnow (diskuto) 21:41, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. En tiu artikolo mi dubas ĉu la vorto Kapitala estas ĝuste uzita. Kapitalo rilatas al mono kaj posedoj. Mi supozas, ke ankaŭ en la portugala duoble uzatas kaj por tio kaj por ĉefurbo. Se la origina senco en portugala estus ĉefurbo, la artikolo devus esti alinomita al Unua Ĉefurba Komando. Ĉu vi scias fari tion? Se ne, mi povas lernigi tion. Krome en Referencoj estas foje la diraĵo "la nomo "ktp" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2" en ruĝa koloro. Tio signifas, ke en la redaktopaĝo oni uzas inter signoj < kaj > direktojn al sama referenco, kiu devas esti metita nur unufoje. Por solvi tion oni forigas la ceterajn klarigojn sed oni devas meti la signon / antaŭ > por indiki, ke jam estas farita la referenco. Se vi komprenas tion, vi povas klopodi por solvi tion en la artikolo. Se ne, mi povas solvi "Estadão" kiu estas pli komplika (plurnombra) kaj vi povas rigardi en ŝanĝoj kion mi faris por fari same en "IPA". Ĉu bone? Amike.--kani (diskuto) 11:50, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

riparis la nomon de la artikolo Saturnow (diskuto) 21:57, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon pro tiu tiom interesa artikolo. Mi ĵus tralegis ĝin kaj iom aldonis (ligilojn) kaj korektetis. Konsiloj: "nur" kaj "ankaŭ" iras ĉiam ĝuste antaŭ la koncerna afero kaj ne poste: Mi manĝas ankaŭ viandon de tempo al tempo; ne: Mi manĝas viandon ankaŭ de tempo al tempo. Antaŭ punkto oni ne metas spacon. Tiel. Kaj ne tiel . Kaj ĉefa problemo restas en Referencoj. Se je la fino de la redaktado, restas ruĝaĵoj en la referencoj, vi povas vidi per la historio de la artikolo tion, kion mi faris ĉe la kafociklo. Aŭ vi mem povas kopii tiun referencon rekte el la portugallingva (aŭ alilingva) artikolo kaj aldoni la url inter [] (kaj ne de la aŭtomata rezulto). Amike.--kani (diskuto) 12:46, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ankoraŭ havas malfacilaĵojn kun referencoj, sed mi ankoraŭ intencas pligrandigi la artikolon (kiu scipovas reliefigi ĝin)Saturnow (diskuto) 14:21, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi bedaŭras averti, ke apenaŭ estas io en Esperanto en tiu artikolo, dekomence en la titolo, ĉar la vikipedia kutimo estas ne uzi komon, sed krampon: krome ĝi povus esti Princo Ludoviko (Duko de Nemours), sed pro la elekto inter Ludoviko kaj Louis ĉefas la aŭtora decido. Poste estas tro multe da anglalingvaj vortoj, anstataŭ la korespondaj esperantaj. Mi supozas, ke Afero celas Filoj. En la genealogia arbo, ĉio estas tradukebla; fakte kelkaj tiuj artikoloj ekzistas en Esperanto, pro kio nepras serĉi la ĝustan titolon, ĉar ne temas pri anglaj homoj.--kani (diskuto) 12:07, 28 jun. 2023 (UTC)[Respondi]