Walter Arencibia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Arencibia
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1967 (1967-07-21) (56-jaraĝa)
en Holguín
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Walter ARENCIBIA RODRÍGUEZ (naskiĝis la  21-an de julio 1967(nun 1967-07-21) en Holguín) estas kuba ŝaka grandmajstro. Li lernis ŝakon kiam li estis ok jara kaj venkis en pluraj turniroj, inkluzive de la World Junior Chess Championship 1986, pro kiu li aŭtomate akiris la Internacian Majstran titolon. Li akiris la grandmajstran titolon en 1990. Aliaj turnirvenkoj inkludas la kuban junularan ĉampionumon en 1985, kaj la Canadian Open Chess Championship en 2006. Li ankaŭ reprezentis Kubon ĉe multaj ŝakolimpikoj de 1986 ĝis 2006.[1]

Arencibia partoprenis en 9 ŝakolimpikoj kiel membro de la kuba teamo Dubajo 1986, Novi Sad 1990, Moskvo 1994, Yerevan 1996, Elista 1998, Istanbulo 2000, Bled 2002, Calvià 2004 kaj Turino 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Men's Chess Olympiads: Walter Arencibia (angle). OlimpBase. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]