Blaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blaj-Sat)
Blaj · Balázsfalva · Blasendorf
municipo de Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono Transilvanio
Distrikto distrikto Alba
Poŝtkodo 515400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 816  (2021) [+]
Loĝdenso 180 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 11′ N, 23° 55′ O (mapo)46.17527777777823.914444444444Koordinatoj: 46° 11′ N, 23° 55′ O (mapo) [+]
Alto 260 m [+]
Areo 98,93 km² (9 893 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Blaj · Balázsfalva · Blasendorf (Rumanio)
Blaj · Balázsfalva · Blasendorf (Rumanio)
DEC
Blaj · Balázsfalva · Blasendorf
Blaj · Balázsfalva · Blasendorf
Situo de Blaj · Balázsfalva · Blasendorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blaj [+]
vdr
Situo en Rumanio

Blaj - jen rumane, prononco [blaĵ], hungare Balázsfalva [bala:ĵfalva], germane Blasendorf - estas urbo en Rumanio ĉe la kunfluo de la riveroj Târnava Mare kaj Târnava Mică nordoriente de Alba Iulia. La urbo estas parto de la regiono Transilvanio kaj la distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Deleni-Obârșie, Izvoarele, Flitești, Mănărade, Petrisat, Spătac, Tiur kaj Veza.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 2 204 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 24 101, kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 17 816 loĝantoj.

Komence de la 20-a jarcento ankoraŭ ekzistis la administra unuo Blaj-Sat [blaĵ sat] (hungare Kisbalázsfalva, germane Kleinblasendorf), kiu estis alligita al la urbo Blaj. Ĝia unua mencio skribe estas en 1271. En 1910 ĝi havis 1 463 loĝantojn (rumanoj, hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1252 kaj 1271. En 1333 ĝi estis ekleziejo kaj havis hungarajn loĝantojn. En la 18-a jarcento ĝi fariĝis la eklezia kaj kultura centro de la rumanoj en Transilvanio. Ĝi estis la loko de naciaj kunvenoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Alsó-Fehér vármegye.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Grek-katolika katedralo

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]