Bergenbier (biero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bergenbier estis speco de biero produktata en Blaj en Rumanio.

La bierfarejon en 1994 transprenis la belga konzerno Interbrew, kiu en majo 1995 lanĉis la markon Bergenbier. En 2003 la marko atingis 8,3 % de la merkato en Rumanio. Tamen malgraŭ la landa sukceso la bierfarejo estis definitive fermita en 2010. La bierfareja retejo ankoraŭ funkciis ĝis 2012, por definitive disvendi ĉiujn bierojn.

La emblemo de la biero montris ĝian nomon, super ĝi du montojn (Berg = monto en la nederlanda kaj germana lingvoj) kaj sube la sloganon "prietenii ştiu de ce" (amikoj scias kial).

Ĉar la bierfarejo subtenis la nacian futbalan teamon, la biero havis reputacion kiel "biero por amikoj de futbalo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]