Kinpremioj BAFTA

Kinpremioj BAFTA, en angla The British Academy Film Awards, pli ofte konataj kiel BAFTA Film Awards, estas ĉiutaga premiceremonio gastigita de la British Academy of Film and Television Arts (BAFTA) por honorigi la plej bonajn britajn kaj eksterlandajn kontribuojn al kino.
La ceremonioj okazis dekomence en la ikona Odeon Cinema ĉe Leicester Square en Londono, antaŭ ili ekokazis ĉe la Royal Opera House el 2007 ĝis 2016. El 2017 ĝis 2022, la ceremonio okazis en la Royal Albert Hall en Londono antaŭ translokiĝi al la Royal Festival Hall por la ceremonio de 2023. La statuo kiu utilas kiel premisimbolo priskribas teatran maskon.
La unua ceremonio de Premioj BAFTA okazis en 1949, kaj la ceremonio estis por la unua ofjo elsendita de BBC en 1956 kun Vivien Leigh kiel gastiganto. La ceremonio dekomence okazis en Aprilo aŭ Majo; ekde 2001, ĝi tipe okazas en Februaro.
Rekordaj ricevintoj estis kun kvin premioj Peter Finch (aktoroj) kaj Judi Dench kaj Maggie Smith (aktorinoj). Inter reĝisoroj rekorda nombro estas nur de 2 premioj, nome ĉe Woody Allen, Joel Coen, Alfonso Cuarón, Louis Malle, Ang Lee, Alan Parker, Roman Polanski, John Schlesinger kaj Peter Weir.
Inter premiitaj plej bonaj filmoj menciendas Annie Hall, The Best Years of Our Lives, Butch Cassidy and the Sundance Kid, Goodfellas, The Graduate, Midnight Cowboy, S.O.S. Lutezia, Schindler's List, Slumdog Millionaire, The Artist, The Third Man ktp.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- BAFTA Awards database Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Museum of Broadcast Communications: BAFTA
- IMDB: BAFTA
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo British Academy Film Awards angle.
