Peter Weir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Weir
Persona informo
Naskonomo Peter Lindsay Weir
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1944 (1944-08-21) (79-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Sydney Law School • Universitato de Sidnejo • Vaucluse High School
Subskribo Peter Weir
Familio
Edz(in)o Wendy Stites
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro • produktoro
vdr

Peter Lindsay WEIR AM (/wɪər/ WEER; 21a de Aŭgusto, 1944) estas aŭstralia retiriĝinta kinreĝisoro. Li estas konata pro la reĝisorado de filmoj de tre variaj ĝenroj laŭlonge de kvardek jaroj kun filmoj kiel Picnic at Hanging Rock (1975), Gallipoli (1981), The Year of Living Dangerously (1982), Witness (1985), Dead Poets Society (1989), Fearless (1993), The Truman Show (1998), Master and Commander: The Far Side of the World (2003), kaj The Way Back (2010). Li ricevis ses nomumojn al Oskar-premioj, kaj finfine ricevis la premion de Honora Oskaro en 2022 pro sia vivodaŭra atingokariero.[1]

Frue en sia kariero kiel reĝisoro, Weir estis grava figuro en la kinmovado Aŭstralia Nova Ondo (1970–1990). Weir debutis pri longaj filmoj per Homesdale kaj sekvis per la misterdramo Picnic at Hanging Rock (1975), la pri supernaturaj aferoj trilero The Last Wave (1977) kaj la historia militdramo Gallipoli (1981). Weir akiris grandan sukceson per la plurnacia produktorado de The Year of Living Dangerously (1982).

Post la sukceso de The Year of Living Dangerously, Weir reĝisoris tre diversan grupon de usonaj kaj alilandaj filmoj game inter tre diversaj ĝenroj – multaj el tiuj gravaj biletvendaj sukcespintoj - kiel filmoj nomumitaj al Oskar-premio kiel la trilero Witness (1985), la dramo Dead Poets Society (1989), la amafera komedio Green Card (1990), la socia scienc-fikcia komedi-drama The Truman Show (1998) kaj la eposa historia dramo Master and Commander: The Far Side of the World (2003). Lia fina filmo antaŭ lia retiriĝo estis la sukcesa The Way Back (2010).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "THE ACADEMY TO HONOR MICHAEL J. FOX, EUZHAN PALCY, DIANE WARREN AND PETER WEIR WITH OSCARS® AT GOVERNORS AWARDS IN NOVEMBER". oscars.org. The Academy of Motion Picture Arts and Sciences. Arkivita el la originalo la 8an de Aŭgusto 2022. Alirita la 8an de Aŭgusto 2022.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Weir en la angla Vikipedio.