Landlimo de Finnlando kaj Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Landlimo de Finnlando kaj Svedio estas plejparte en la riveroj Tornionjoki, Muonionjoki kaj Könkämäeno. La norda pinto de la limo estas en limŝtono de tri ŝtatoj (Finnlando, Norvegio kaj Svedio)). Proksime estas la lago Kilpisjärvi, tra kiu la limo iras. El la lago fluas al la sudo la rivero Könkämäeno, kie la limito iras, ĝis Könkämäeno kaj Lätäseno (tute en Finnlando) unuiĝas kiel rivero Muonionjoki, en kiu la limito daŭras, ĝis tiu rivero fluas al Tornionjoki, en kiu la limito iras al la urbo Tornio, marborda urbo, kiu apartenas al Finnlando. Tiu urbo situas sur ambaŭ flankoj de la rivero; do la limito ne tute ĝis la maro estas en rivero. En la limo iras ankaŭ limo de horzonoj: Svedio havas okcidenteŭropan sed Finnlando orienteŭropan tempon. Oni povas laŭ pontoj vere facile iri trans la limon. Normale oni ne devas eĉ halti.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam Finnlando apartenis al Svedio, oni pensis, ke okcidenta limo de Finnlando estis okcidenta limo de la provinco Ostrobotnio – oni taksis, ke Finnlando konsistas el ok provincoj de Svedio: Alando, Origina Finnlando, Uusimaa, Satakunta, Tavastio, Savonio, Karelio kaj Ostrobotnio. La okcidenta limo de Ostrobotnio estis en la rivero Kaakamajoki. La nuna limo inter Finnlando kaj Svedio fariĝis en 1809, kiam Svedio perdis Finnlandon al Rusio. Svedio petis, ke la limo estus en la riveroj Kemijoki kaj Ounasjoki. Rusio volis meti la limon en la rivero Kalixälven (finne Kainuunjoki). Oni faris kompromison: Tornionjoki, Muonionjoki, Könkämäeno kaj Kilpisjärvi estas pli oriente ol Kalixälven sed pli okcidente ol Kemijoki kaj Ounasjoki.