Lestadianismo kaj kontraŭkoncipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
diverskoloraj kondomoj

El lestadianistoj, membroj de konservartiva movado de kristana reviviĝo ene de la luterana eklezio ekestinta en la 19-a jarcento en Finnlando kaj Svedio, la plejparto malapogas kontraŭkoncipon. Lestadianaj familioj estas ofte multinfanaj, ĉar la gepatroj ne uzas la kontraŭkoncipon. Jam Lars Levi Laestadius diris, ke virinoj, kiuj uzas ĝin, "estas el satano". Li ricevis kritikon pri siaj kuraĝa retoriko, sed la konvinko, ke li ne akceptis kontraŭkoncipon, ne estas escepta en tiu tempo. Ĝis la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento la plejparto de la persone kredantaj kristanoj difinis ĝin peko. Nuntempe lestadianoj probable difinus la temon pli pozitive kaj nomus tiun ĉi tekston simple "Lestadianismo kaj koncipo", sen la vortero "kontraŭ-": Laŭ lestadiaj kredantoj estas beno, "dia donaco", se virino povas ricevi laŭeble multajn (bonajn, obeemajn, kredantajn) infanojn. Artikolo de la svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung de la 16-a de septembro 2006 pri lestadianismo iom polemike fokusigas la lestadian kredon: "La nombro de infanoj tamen apartigas la tritikon de la grenventumaĵo (Evangelio laŭ Mateo 3,12 kaj Evangelio laŭ Luko 3,17). Tiel klarigas ankaŭ la lestadiaj litanioj – cetere nur viroj predikas – ke Dio donas la infanojn. Geedzeco devas esti interkonsentita kaj praktikata sen kontraŭkoncipo, kio signifas: Se la virino havas la ĝustan fidon, ŝi naskos infanojn. Forta fido, multaj infanoj." [1] Multaj lestadianaj virinoj naskas pli ol 12 infanojn. Ekzemple la edzino de konata konservativa lestadiana politikisto Kyösti Karjula naskis 18 infanojn.

Konservativa lestadianismo

proksime al la lestadia idealo: patrino kun jam naŭ infanoj en 1940

Konservativa lestadianismo forte malapogas la kontraŭkoncipon.[2] Oni kredas, ke la homoj, kiuj uzas kontraŭkoncipon, malfaciligas la kredlaboron de Dio. La aborton oni pensas kiel murdo. Antaŭe multaj konservativaj lestadianoj pensis, ke ankaŭ uzo de por ekzemple kondomo estas murdo. Almenaŭ dum la 1980-aj jaroj iuj konservativaj lestadianoj asertis, ke virino, kiu ricevis pli multaj infanojn, kvankam ŝi uzis kondomojn, devas naski ilin en fajra maro. Almenaŭ plu en la 1970-aj jaroj mortis konservativlestadianaj virinoj pro vere densa naskado. Al iuj el tiuj virinoj kuracisto diris, ke la virino ne plu povos ricevi infanon sen viva danĝero, sed ĉar ili forte fidis al la konservativa lestadiana koncipa instruo, ili mortis pro tiu, ke ili ricevis infanon. Nuntempe en Finnlando estas tiom bonaj medicinaj kondiĉoj, ke tiaj kazoj ne estas plu, sed ekzemple laŭ iuj kuracistoj de la Universitata malsanulejo de Oulu en tiu malsanulejo ĉiujare naskas konservativaj lestadianinoj, kiuj devas esti translokigitaj de la akuŝsekcio al la intenskuracejo. En konservativa lestadianismo, alimaniere ol en katolika eklezio, oni malapogas ankaŭ tia kontraŭkoncipo, kiun oni faras sen kontraŭkoncipaj iloj - tio signifas, kalkuli la plej fekundajn tagojn kaj simple ne seksumi en tiuj tagoj. Inter la membroj de la grupo estas iom malsamecoj en la opinioj pri tiu afero. Iuj konservativaj lestadianistinoj skribis al homrajta ligo de Finnlando, ke konservativaj lestadianaj ĉefoj rompas ilian homajn rajtojn do, ke provas maleventualigi la kontraŭkoncipon, laŭ la ligo la virinoj pravis, konservativaj lestadianaj ĉefoj akcentis, ke neniu devas aparteni al la konservativa lestadianismo sed la ligo anoncis, ke neniu religia grupo rajtas esti tia, ke se oni apartenas al ĝi, tio malpliigas la homajn rajtojn.[3]

monata provizo de kontraŭkoncipaj piloloj

Okcidenta lestadianismo

Okcidenta lestadianismo plejparte malapogas la kontraŭkoncipon, sed ne tiel forte kiel la konservativa lestadianismo.

Orienta lestadianismo

En orienta lestadianismo ne estas tiom klara universala opinio pri la kontraŭkoncipo kiom en du antaŭaj lestadianaj grupoj, sed ankaŭ en orienta lestadianismo estas fortaj malapogantoj. Ekzemple en Larsmo la loĝantaro kreskas rapide, ĉar plejparto el la adoltaj municipanoj estas orientaj lestadianoj.

Opinioj ekster lestadianismo

Iuj finnaj politikistoj, kiuj ne mem estis konservativaj lestadianoj, apogis la movadon pro tio, ke ili faras multe novajn civitanojn por Finnlando. Ekzemple Urho Kekkonen kaj Keijo Korhonen apogis ilin pro tiu konsidero.

La radikala ekologiisto Pentti Linkola malamis konservativan lestadianismon, ĉar ĝia malapogo de kontraŭkoncipo kreskigas la loĝantaron en la Tero, kie laŭ la ekologo jam estas tro granda loĝantaro.

Referencoj

  1. La origina germanlingva citaĵo el la teksto "Glaube, Liebe, guter Hoffnung", "Kredo, Amo, Gravedeco" el la svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung de la 16-a de septembro 2006 pri lestadianismo: "Die Zahl der Kinder aber, sie scheidet Spreu von Weizen. So spricht es auch aus den Litaneien - es predigen nur Männer -, dass Gott die Kinder gibt. Die Ehe ist einzugehen und ohne Verhütung zu vollziehen, soll heissen: Hat das Weib den rechten Glauben, wird es Kinder gebären. Starker Glaube, viele Kinder."
  2. La ĉapitro pri konservativa lestadianismo kaj kontraŭkoncipo baziĝas je la teksto Vanhoillislestadiolaisuus ja ehkäisy en la finnlingva vikipedio: tiu kiu regas la finnan povas trovi plurajn referencojn rekte en tiu teksto.
  3. raporto de 2013 de la finna asocio Subteno por viktimoj de religio ("Uskontojen uhrien tuki", UUT) fokuse pri la lestadianoj (finne)