Saltu al enhavo

Larsmo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larsmo

Blazono de Larsmo

Situo de Larsmo

Blazono Situo
Map
Larsmo
komunumo
www.larsmo.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Ostrobotnio
Fondita 1867
Areo 170,34 km²
Loĝantaro 4 128
Finnlingvaj 6,2%
Svedlingvaj 93,2%
vdr
Preĝejo de Larsmo
kaj la moderna librejo

Larsmo (finne Luoto) estas komunumo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando sur bordo kaj insuloj de Kvarken. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 843 loĝantoj sur areo de 142,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km².

Pli ol 93 % el la loĝantaro estas svedlingva. Larsmo oficiale ŝanĝiĝis el unulingva svedlingva komunumo al dulingva ĉefe svedlingva komunumo komence de 2015, kvankam ne estis tiom da finnalingvaj loĝantoj, ke iĝi dulingva estus laŭ la leĝo deviga por la komunumo.

La granda plejo el la loĝantoj de la komunumo estas okcidentaj lestadianoj, kiuj - kiel lestadianoj ĝenerale - konsideras kontraŭkoncipon kiel peko. Pro tio, la loĝantaro de la rapide kreskas. Larsmo estas tiel escepta finnlanda malgranda komunumo ekster la grandaj urboreĝionoj. Pro la sama kialo la vivado en la komunumo estas trankvile: ekzemple, perfortaj krimoj preskaŭ ne ekzistas kaj alkoholkonsumo estas malalta.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]