Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Librejo)
Ĉi tiu artikolo temas pri kolekto de libroj. Por informadika esprimo rigardu la paĝon Biblioteko (programado). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Librejo (apartigilo).
Biblioteko ĉe la Monaĥejo Melk en Aŭstrio.
Biblioteko Sankta Floriano ĉe la St. Florian en Aŭstrio.

Laŭ PIV biblioteko estas

  • Kolekto de librojmanuskriptoj, posedataj de unu persono aŭ institucio.
  • Ĉambrodomo, kie oni konservas tian kolekton.
  • Bretaroŝranko por ordigi librojn.
  • Serio de libroj eldonitaj de unu sama eldonisto en sama prezentado kaj pri similaj temoj.
  • En komputiko (Biblioteko (programado)) aro da proceduroj kun ĝenerala utileco disponataj por uzado en aliaj komputilaj programoj.[1]

Librejo[2] (librarejo, librokolektejo, biblioteko)[3] estas kolekto da libroj propraj aŭ publikaj. Pli specife, libraro estas aro da legeblaj kaj prunteblaj datumaĵoj (libroj, vidbendoj, ktp) kiel servo de ŝtata aŭ urba institucio. Profesia laboristo, zorganto, estro de libreja laboristaro estas nomata libraristobibliotekisto, nome oficisto komisiita pri la aranĝo, pruntedonado ktp de biblioteko.[4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La origino de la vorto estas la vorto βιβλιοθήκη en la antikva greka, konsistante el βιβλίον (biblios; libro) kaj θήκη (taka; skatolo); kaj ĝi estas uzata hodiaŭ en multaj lingvoj, inkluzive de la franca (Bibliothèque), la germana (Bibliothek) kaj la rusa (библиотека).

Terminoj derivitaj de la latina vorto "librarium", signifante skatolo por libroj, estas uzataj en la angla (library) kaj en aliaj lingvoj (ekz. hindia: "लाइब्रेरी", "lāibrerī"; ​​​​urdua: "لائبریری", "lā'ibrerī"; ​​​​itala: "libreria"). La latina vorto librarium konsistas el "liber" (libro), kaj la sufikso "-ārium", kio signifas "loko destinita por aparta afero" (ekzemple, columbarium, signifante kolombejo, kiu estas kolumbario).

Historio de bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Privataj aŭ personaj bibliotekoj estis formataj de nefikciaj kaj de fikciaj libroj, (male al la ŝtataj aŭ instituciaj registroj tenitaj en arkivoj) unuafoje aperis en klasika Grekio. En la antikva mondo la elteno de biblioteko estis malkutima (sed ne nure) privilegio de riĉa individuo. Tiuj bibliotekoj povis esti ĉu privataj aŭ publikaj, t.e. por personoj kiuj estus interesataj uzi ilin. La diferenco el moderna publika biblioteko kuŝas en la fakto ke ili estis kutime ne financataj per publikaj fondusrimedoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en la urbo Romo fine de la 3a jarcento estis ĉirkaŭ 30 publikaj bibliotekoj. Publikaj bibliotekoj ekzistis ankaŭ en aliaj urboj de antikva Mediteranea regiono (ekzemple, la Biblioteko de Aleksandrio).[5] Poste, en la Mezepoko, ankaŭ monaĥejoj kaj universitatoj havis bibliotekojn kiuj povus esti alireblaj al la ĝenerala publiko. Tipe ne la tuta kolekto estis disponebla al la publiko, la libroj ne estis prunteblaj kaj ofte estis ĉenligitaj al legobudoj por eviti ŝtelojn. En la Mezepoko en Eŭropo la libroj restis ĉefe en monaĥejoj, unu el kies plej gravaj funkcioj estis precize konservi librojn, ĝis tiam nepaperaj kaj skribitaj mane. Tiele la biblioteko estis nepra ejo el monaĥejoj; vidu ekzemple ties funkciadon en la historia romano de Umberto Eco nome Il nome della rosa.

Post la invado, fare la ĝermanaj gentoj, de la teritorioj de la romia imperio, pri neniu biblioteko estis mencio. La unuan kreis pramezepoka verkisto Kasiodoro en Vivarium (Kalabrio) komence de la 6a jarcento kiun li prestiĝigis per verkoj de la greka-latina literaturo kaj per la verkoj de la Kristanaj Patroj; kelkajn jardekojn poste famiĝis, inspirita de la Kasiodora, tiu de la monaĥejo en Monto Kasino kaj pliposte tiu de monaĥejo en Bobbio (Lombardio). Tiuj bibliotekoj fariĝis inspiro kaj modelo por estontaj eŭropaj bibliotekoj, kaj komencis praktikigi la privatan, do silentan, legadon ĉar ĝis tiam oni uzadis nur la kolektivan, do laŭtvoĉan, legadon. [6]

Uzantoj studante kaj legante ĉe publika biblioteko de Novjorko.

La komenco de la moderna publika biblioteko startas ĉirkaŭ la 15a jarcento kiam individuoj ekdonacis librojn al la urboj.[7] La kresko de la sistemo de la publika biblioteko en Usono ekis en la fino de la 19a jarcento kaj estis grandkvante helpita de donacoj el Andrew Carnegie. Tio montris la separon de sociaj klasoj en la socio: malriĉuloj aŭ mezklasuloj devis aliri al plej libroj pere publika biblioteko aŭ pere de aliaj rimedoj, dum la riĉulo povis havi privatan bibliotekon konstruita en siaj hejmoj. En Usono la informo Report of the Trustees de la Bostona Publika Biblioteko de 1852 establis la justigon por la publika biblioteko kiel institucio financita per impostado intencanta etendi la edukajn oportunojn kaj havigi ĝeneralan kulturon.[8]

La alveno de la poŝlibroj en la 20a jarcento kondukis al eksplodo de popularaj publikigaĵoj. Poŝlibroj faris libroposedon atingebla por multaj personoj. Poŝlibroj ofte estas verkoj el ĝenroj kiuj estis antaŭe publikigitaj precipe en pulpaj magazinoj. Kiel rezulto de la malalta kosto de tiaj libroj kaj la etendo de librejoj plenigitaj je ili (aldone al la kreado de pli malgranda merkato de tre malmultekostaj uzitaj poŝlibroj) posedi privatan bibliotekon ĉesis esti statusa simbolo por nur riĉuloj.

Eŭropa Komisiono planas prepari ciferecan bibliotekon.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Privata biblioteko de Charles Edward Brock.

Publika biblioteko estas biblioteko kiu estas alirebla fare de la ĝenerala publiko kaj estas ĝenerale financata el publikaj fonto, kiaj impostado. Ĝi estas funkciigita de bibliotekistoj kaj eble de bibliotekaj paraprofesiuloj, kiuj estas ankaŭ civilservantoj.

Nacia biblioteko plej ofte konservas ĉiujn librojn eldonitajn en la koncerna lando kaj havas sidejon en la regurbo. Nacia biblioteko estas fondita aŭ nomumita de registaro elstara biblioteko kolektanta kaj arkiviganta literaturon de la ŝtato aŭ lingvoareo. Malkiel publikaj bibliotekoj, malofte lasas pruntepreni librojn. Naciaj bibliotekoj ofte ampleksas multevalorajn, signifoplenajn kaj rarajn verkojn kaj distingas pro sia dimensio kaj stoko, kompare kun aliaj bibliotekoj.

Privata biblioteko estas biblioteko sub la zorgo de privata posedanto, kompare al tiu de publika institucio, kaj kutime establita nur por ties uzado fare de malgranda nombro de personoj, aŭ eĉ de unusola persono

Akademia biblioteko estas biblioteko en akademia institucio kaj estas destinita por kaj studentoj kaj la instruistaro por studado kaj esploro. Bibliotekoj estas konsideritaj signifa komponaĵo en iu akademia institucio kaj la kvalito de la biblioteko kaj kolekto estas unu el la kriterioj por taksi la kvaliton de la institucio. La biblioteko inkluzivos la tutan materialon necesan por studentoj por iliaj formalaj studoj same kiel ĝisdatigitan kaj ampleksan esplormaterialon por altnivelaj studoj, intelekta riĉigo kaj esplorado.

Muzikbiblioteko estas loko kie materialoj rilataj al muziko estas bonorde kolektitaj por konservi ilin kaj permesi efikan uzadon de ili. Tia biblioteko povas enhavi presitajn materialojn, kiel vortarojn, enciklopediojn, indeksojn kaj manlibrojn, aŭ nepresitajn materialojn, kiel ciferecajn muziknotojn aŭ son- kaj aŭd- registraĵojn.

Kinobiblioteko aŭ Kinoteko (franca: Cinémathèque) estas arkiva instituto kiu konservas filmojn. La kinobiblioteko ofte okazigas kulturajn agadojn ligitajn al filmoj kiel ekzemple projekcioj, prelegoj kaj filmfestivaloj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Biblioteka katalogo estas registro de ĉiuj bibliografiaj aĵoj troviĝantaj en biblioteko aŭ grupo de bibliotekoj, kiaj reto de bibliotekoj ĉe kelkaj urboj. Bibliografia ero povas esti ajna informa ento (ekz., libroj, komputilaj arkivoj, grafikaĵoj, bildoj, tridimensiaj eroj, kartografia materialo, ktp.) kiu estas konsiderata biblioteka materialo (ekz., unuopa romano en antologio), aŭ grupo de bibliotekaj materialoj (ekz., trilogio), aŭ ligitaĵo el la katalogo (ekz., retejo) tiom kiom ĝi estas grava por la katalogo kaj por la uzantoj de la biblioteko.

Biblioteka klasifiko estas sistemo laŭ kiu bibliotekaj materialoj estas aranĝita laŭ la temo. Bibliotekaj klasifikoj uzas notosistemon kiu reprezentas la ordon de temoj en la klasifiko kaj permesas aĵojn kiuj estu stokitaj laŭ tiu ordo. Sistemoj de biblioteka klasifiko grupigas rilatajn materialojn kune, tipe aranĝitaj en hierarkia arbostrukturo. Diferenca tipo de klasifika sistemo, nomata fakoklasifiko, estas ankaŭ amplekse uzata kiu permesas la atribuon de multaj klasifikoj al objekto, permesante ke klasifikoj estu ordigitaj en multaj vojoj.

Esperanto kaj bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-biblioteko.

Evidenta, ĉar esperantlingvaj libroj ne estas tiom facile alireblaj en la "ekstera" mondo, deĉiame esperantistaj privatuloj kaj precipe organizoj devis uzi esperantlingvajn bibliotekojn. Tre konataj estas la esperantlingvaj bibliotekoj, interalie[9], de la Esperantomuzeo de Vieno, nome Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstruja Nacia Biblioteko, kaj de aliaj esperantomuzeoj en Ĉeĥio, Hispanio (Sant Pau d'Ordal) ktp., la Biblioteko Hector Hodler de UEA, la Biblioteko Butler de Brita Esperanto-Asocio ktp. Ana Manero publikigis artikolon pri la organizo kaj enretigo de la Biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto Federacio.[10]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Famaj bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV, SAT, Parizo, 2002, paĝo 154.
  2. "Библиотека" laŭ rusa-esperanta-vortaro (eldonejo "Impeto", 2008)
  3. Laŭ Francisko Azorín biblioteko estas Ĉambro, edifico por konservado de libroj. Ŝranko por libroj, Kolekto da libroj. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35. Kaj li indikas etimologion el greka bibliotheke el biblion + theke (libro ŝranko) kaj de tie la latina bibliotheca. Li indikas ankaŭ rilatajn terminojn kiaj bibliotekografio, bibliotekonomio kaj bibliotekisto. Azorín, samloke.
  4. PIV, SAT, Parizo, 2002, paĝo 154.
  5. Miriam A. Drake, Encyclopedia of Library and Information Science (Marcel Dekker, 2003), "Public Libraries, History".
  6. [1]. Cassiodoro il Grande. Roma, i barbari e il monachesimo, 2009, Jaca Book (Italio).
  7. Miriam A. Drake, Encyclopedia of Library, "Public Libraries, History".
  8. McCook, Kathleen de la Peña (2011), Introduction to Public Librarianship, 2nd ed., p. 23 New York, Neal-Schuman.
  9. (eo) Marinko Gjivoje, Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj - referenclibro, Eld. Gabrielli, p. 24, Ascoli Piceno, 1980.
  10. Ana Manero: De la breto al la reto, Beletra Almanako (BA6), Novjorko, 2009. Paĝoj 30-36.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]