Aŭstria Nacia Biblioteko
Aŭstria Nacia Biblioteko | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
![]() | ||
Lando | Aŭstrio | |
Situo | Vieno | |
- koordinatoj | 48° 12′ 22″ N, 16° 21′ 59″ O (mapo)48.2061416716.36626667Koordinatoj: 48° 12′ 22″ N, 16° 21′ 59″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1368 (kiel kaiserliche Hofbibliothek) | |
Ĉefulo | Johanna Rachinger | |
Poŝtkodo | 1010 [+] | |
Tuta stoko | 12 229 285, el tio pli ol 3,9 milionoj da libroj | |
Bibliotekotipo | Nacia biblioteko | |
![]() |
||
Aŭstria Nacia Biblioteko | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Aŭstria Nacia Biblioteko aŭ Aŭstruja Nacia Biblioteko (ANB; germane Österreichische Nationalbibliothek, ÖNB) estas mondfama biblioteko en Vieno, kaj la plej granda en Aŭstrio. Ĝi estis fondita de la Habsburgoj. Parto de la biblioteko estas la Internacia Esperanto-Muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj.
Ĝi troviĝas en la palaco Hofburgo, sur la Jozefplaco[1].
Ĝis 1920 ĝi nomiĝis la Kortega Biblioteko, kio klare difinas ĝian statuson kaj fontojn de ĝiaj riĉaj kolektoj (nun 7,4 milionoj da pecoj). Jam en 1575 la imperiestro Maksimiliano la 2-a dungis la unuan ĉefan bibliotekiston, kiu katalogiis lakolekton, tiam konsistantan el 9000 pecoj. Ekde 1624 kompletigado de la kolekto iĝis sistema danke al ordono de Ferdinando la 2-a, laŭ kiu ĉiuj eldonejoj devis provizi al la biblioteko ekzempleron de ĉiu nova eldonaĵo[1].
Altan statuson de la librejo konfirmas ankaŭ ĝia situo. En 1722 la imperiestro Karolo la 6-a aprobis la konceptitan de sia antaŭulo Leopoldo la 1-a, planon konstrui librejon forme de alo de la imperiestra palaco. La taskon plenumis Johann Bernhard Fischer von Erlach. La kreskanta kolekto pleniĝis je libroj ne nur en la germana, sed ankaŭ en la hungara kaj slavaj lingvoj kio spegulis pluretnan karakteron de la Aŭstro-Hungara imperio[1].
En 1966 oni translokis grandan parton de la kolektoj al ejoj en la alo Neue Burg en Heldenplatz[1].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-22. Alirita 2019-03-22.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://aleph.onb.ac.at/ALEPH/6XUQV5DHIC92297L2LN3LSUSB9815FPET4F59TKBHK1Y6FFPQQ-08539/file/start-0 Arkivigite je 2011-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://bibliographie.onb.ac.at/biblio Arkivigite je 2006-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://anno.onb.ac.at
- Retpaĝo de la biblioteko
- Bildarkivo Aŭstria
- Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-22. Alirita 2019-03-22. (raporto pri vizito en 2017)
Referencoj[redakti | redakti fonton]