Hailee Steinfeld
| Hailee Steinfeld | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de decembro 1996 (28-jaraĝa) en Tarzana, kvartalo de Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Familio | |
| Edz(in)o | Josh Allen (2025–) |
| Amkunulo | Josh Allen (2023–) |
| Parencoj | Jake Steinfeld (onklo) True O'Brien (kuzo aŭ kuzino) |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro modelo filmaktoro televida aktoro kantisto voĉaktoro |
| TTT | |
| Retejo | https://hailee.com |
Hailee Steinfeld estas usona aktorino de kinejaj kaj televidaj filmoj, modelo kaj kantistino. Ŝi naskiĝis la 11-an de decembro 1996 en Tarzana, kvartalo de Los-Anĝeleso, Kalifornio, do nun estas 28-jara. Interalie, ŝi havis ĉefan voĉan rolon en la filmo Spider-Man: Into the Spider-Verse de 2018 kaj en la sekva, daŭriga filmo Spider-Man: Across the Spider-Verse de 2023, usonaj superheroaj filmoj el la ĝenro de komputile vivigita animacia filmo, pri la rolulo de Spider-Man ("Araneo-Viro") aŭ per "normala", pasporta nomo Miles Morales, ekstreme konata bildstria fikciulo kaj superheroo, en la bildliteraturo kreita en 1962. En ambaŭ filmoj ŝi proksime kunaktoras kun la kolego Shameik Moore.
Familio
[redakti | redakti fonton]La familio havas parte germanajn familiajn radikojn: La familia nomo Steinfeld, prononco [ŜTAJNfelt]", germane, kun la signifo "ŝtona kampo", devenas de iu el pluraj samnomaj loĝlokoj en centra Eŭropo - pri listo de eblaj devenaj loĝlokoj de la familio vidu la apartigan paĝon Steinfeld. Pli konata ankoraŭ estas ŝia onklo Jake Steinfeld, usona aktoro kaj sporta trejnisto naskiĝinta en 1958.

