Saltu al enhavo

Shay Watson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shay Watson
Ĝenroj popmuziko, turmonda muziko
Profesio komponisto. kantoverkisto, filmmuzika komponisto
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Shay Watson (n. dum la 1990-aj jaroj en Geneva, Alabamo) estas usona komponisto, kiu verkas muzikaĵojn por kantistoj, muzikgrupoj[1] kaj por televidaj filmoj kaj serioj.[2] Interalie, li produktis multajn kantojn por la serio The Young and the Restless, iujn kun la persa muzikisto Hamidreza Ghorbani. Ĝenerale, li inklinas en siaj iusence popmuzikaj muzikaĵoj inkludi tradicie etnajn muzikilojn kaj muzikerojn, kiel ukuleloj kaj muzikeroj de la tradicia havaja muziko, muzikiloj kaj muzikeroj de la tradicia kelta muziko de Irlando aŭ erojn de pluraj muzikaj stiloj de Azio. Tial, eblus nomi lin reprezentanto de "tutmonda muziko".

Shay estas edziĝinta kaj havas filinon de 10 jaroj kaj filon de 8 jaroj.[3] Li vivas en Nashville (Naŝvilo), la ĉefurbo de Tenesio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]