Saltu al enhavo

Diskuto:Shay Watson

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi hodiaŭ sentis mankon de informo pri tiu usona profesiulo, trovis eron pri li en vikidatumoj, sed ne pli en la diverslingvaj vikipedioj, do mem enketis kaj helpe de reta serĉo kunmetis artikolan ĝermon. Mi intence ne pakas la paĝon per tro da detalaj informoj - oni havu ŝancon ankoraŭ ion malkovri en la eksteraj ligiloj... Kompreneble mi havas nenian personan rilaton al la muzikisto, ne varbas por li, ne estas pagata por reklamo, kaj nun NE metos la saman informon en pluraj aliaj lingvoj, ekzemple en la angla, ĉar nenion mi malpli ŝatus ol iam ajn esti sub plej eta suspekto esti iu "plurlingva spamanto"... Sed kvankam tiu paĝo estas la unua en vikipedio, mi certas ke la informoj konformas al la eksteraj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 09:16, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Tute bona ago. Mi enplektis la novajn informojn al la Vikidatuma ero, por transpreni iom da laboro, kaj ligis ĝin al la paĝo, por ke la informkesto bone funkciu. Aidas (diskuto) 09:20, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]