Brajlo de IFA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo IPA Braille en la angla Vikipedio.

Ekzemplo de Brajlo de IFA

Brajlo de IFA estas moderna normo por kodi Internacian Fonetikan Alfabeton (IFA) per brajlaj literoj.

La plej frua brajla sistemo por IFA aperis en 1934 en Londono fare de Merrick kaj Potthoff. Ĝi konformis al la tiama tipografia IFA. Dum la evoluo de IFA ĝi malmoderniĝis, aperis apartaj neinterkonvenaj sistemoj. En 2008 Robert Englebretson publikigis la perlaboritan version de la sistemo farita de Merrick kaj Potthoff.[1][2] La sistemo estas konforma al IFA de 2005. En 2011 la novan sistemon aprobis Brajla administracio de Nord-Ameriko (angle Braille Authority of North America, BANA).[3]

Brajlo de IFA ne samas kun brajla skribo de iu lingvo, do oni devas apartigi skribitan per IPA tekston disde ordinara teksto per kvadrataj krampoj aŭ per oblikvoj.

Simplaj literoj[redakti | redakti fonton]

26 latinaj literoj estas samaj, kiel en la angla brajlo:

a b c d e f ɡ h i j k l m
n o p q r s t u v w x y z

Krome, estas sekvaj literoj:

ɑ ɛ ɔ ø œ ɪ ʊ ʌ ə æ
⠐ ⠂
ʔ ɲ ŋ ʃ ʒ ɹ ð ː ˑ

Digrafoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj literoj de IFA oni skribas per brajlaj digrafoj kaj trigrafoj. En digrafo la komenca signo kun kelkaj simplaj literoj kvazaŭ aldonas al ili la voston de la tipografiaj literoj de retrofleksoj, krome, la komenca kun simpla litero povas signifi vokalon, kiuj tipografie estas skribita kiel tiu litero renversita (laŭ tiu ĉi modelo estas faritaj digrafoj ankaŭ por la vokaloj ⟨ɤ⟩ el ⟨o⟩ kaj ⟨ɯ⟩ el ⟨u⟩, sed ne el ⟨m⟩).

⠲ ⠙ ⠲ ⠇ ⠲ ⠝ ⠲ ⠗ ⠲ ⠼ ⠲ ⠎ ⠲ ⠞ ⠲ ⠵
ɖ ɭ ɳ ɽ ɻ ʂ ʈ ʐ
⠲ ⠁ ⠲ ⠡ ⠲ ⠑ ⠲ ⠜ ⠲ ⠓ ⠲ ⠕ ⠲ ⠥
ɐ ɒ ɘ ɜ ɥ ɤ ɯ

Simile, en digrafo la signo servas por fari malgrandan majusklan varianton de sekva post ĝi simpla litero (kaj faras la signojn ⟨ɟ⟩ el ⟨j⟩ kaj ⟨ʢ⟩ el ⟨ʔ⟩).

⠔ ⠃ ⠔ ⠛ ⠔ ⠓ ⠔ ⠚ ⠔ ⠇ ⠔ ⠝
ʙ ɢ ʜ ɟ ʟ ɴ
⠔ ⠪ ⠔ ⠗ ⠔ ⠼ ⠔ ⠽ ⠔ ⠆
ɶ ʀ ʁ ʏ ʢ

La signo estas uzata por aldoni supran voston aŭ buklon k.s., kaj krome, por fari la signojn ⟨ɞ⟩ el ⟨ɛ⟩ kaj ⟨ʡ⟩ el ⟨ʔ⟩.

⠦ ⠃ ⠦ ⠙ ⠦ ⠔ ⠚ ⠦ ⠛ ⠦ ⠔ ⠛ ⠦ ⠓ ⠦ ⠫ ⠦ ⠚
ɓ ɗ ʄ ɠ ʛ ɦ ɧ ʝ
⠦ ⠇ ⠦ ⠉ ⠦ ⠵ ⠦ ⠧ ⠦ ⠽ ⠦ ⠍ ⠦ ⠼ ⠦ ⠜ ⠦ ⠆
ɬ ɕ ʑ ʋ ʎ ɰ ɺ ɞ ʡ

La signo estas uzata por frikativojn, skribataj per grekaj literoj, (⟨ɸ⟩ estas farita el ⟨f⟩, ⟨β⟩ el ⟨b⟩, ⟨ɣ⟩ el ⟨g⟩, ⟨θ⟩ kaj ⟨χ⟩ el respektive la signoj kaj , kiuj memstare ne uzatas).

⠨ ⠋ ⠨ ⠃ ⠨ ⠹ ⠨ ⠛ ⠨ ⠯
ɸ β θ ɣ χ

La signo estas uzata por trastrekitaj signoj de vokaloj:

⠴ ⠊ ⠴ ⠕ ⠴ ⠥
ɨ ɵ ʉ

La signo estas uzata por aliaj hokoj, strekoj kaj turnoj.

⠖ ⠉ ⠖ ⠗ ⠖ ⠧ ⠖ ⠍ ⠖ ⠓ ⠖ ⠇ ⠖ ⠺ ⠖ ⠆
ç ɾ ɱ ħ ɫ ʍ ʕ

La signo estas uzata por klaketoj. Malsame al ordinara IFA, ne ekzistas la diferenco inter la novaj kaj malnovaj signoj por ili.

⠯ ⠏ ⠯ ⠹ ⠯ ⠞ ⠯ ⠱ ⠯ ⠇
ʘ ǀ ǃ ǂ ǁ

Ligaturoj, ĉu veraj aŭ ĉu skribitaj per la signo ͜ oni faras per la signo , do la signoj ⟨t͜ʃ⟩ and ⟨ʧ⟩ ambaŭ estas . Tio koncernas ankaŭ la historiajn ligaturojn ⟨ɮ⟩ () kaj ⟨ɚ⟩ (). Ejektivoj aspektas kiel ligaturoj de litero kun la apostrofo , do ⟨tʼ⟩ estas .

Diakritaj signoj[redakti | redakti fonton]

Diakritajn signojn oni skribas per du ĉeloj. La unua indikas lokon: supre, meze aŭ malsupre. Ekzemple, tildon ⟨~⟩ oni skribas kiel , do estas la naza ⟨ã⟩, estas la knara ⟨a̰⟩, kaj estas la faringita ⟨s̴⟩. La signon oni uzas por fari ligaturon, do litero kun meza diakrita signo estas kvazaŭ ligaturo. Meza diakrita signo povas esti nur tildo kaj apostrofo. Per la antaŭa signo oni distingas tildon de la litero ⟨ð⟩, kaj same okazas al kelkaj aliaj diakritaj signoj.

Loko de kelkaj diakritaj signoj ne gravas, ekzemple la ringeton same signifas senvoĉecon ĉu supre, ĉu malsupre ⟨l̥ ŋ̊⟩, sed oni ja povas indiki la lokon. Se estas kelkaj diakritaj signoj oni skribas ilin laŭ ordo de la plej malsupra al la plej supra.

Supersignaj literoj oni skribas per la signo kaj necesa litero, do:

— ⟨◌ʰ⟩, — ⟨◌ʲ⟩, — ⟨◌ˡ⟩, — ⟨◌ⁿ⟩, — ⟨◌ʷ⟩, — ⟨◌ˠ⟩, — ⠖⠆ ⟨◌ˤ⟩ k.a., kvankam ne por ĉiuj literoj tio eblas.[noto 1] Aliaj diakritaj signoj estas jenaj:

⠐ ⠄ ⠠ ⠫ ⠈ ⠫ ⠠ ⠦ ⠈ ⠦ ⠠ ⠒ ⠈ ⠒ ⠠ ⠻ ⠐ ⠻ ⠈ ⠻
◌͡◌ ◌ʼ ◌̥ ◌̊ ◌̬ ◌̌ ◌̤ ◌̈ ◌̰ ◌̴ ◌̃
⠠ ⠯ ⠠ ⠹ ⠠ ⠖ ⠹ ⠠ ⠶ ⠠ ⠕ ⠠ ⠪ ⠠ ⠬ ⠠ ⠤ ⠈ ⠉
◌̼ ◌̪ ◌̺ ◌̻ ◌̹ ◌̜ ◌̟ ◌̠ ◌̄
⠈ ⠭ ⠠ ⠎ ⠠ ⠱ ⠠ ⠣ ⠠ ⠜ ⠐ ⠗ ⠈ ⠙ ⠠ ⠆ ⠠ ⠾ ⠈ ⠷
◌̽ ◌̙ ◌̘ ◌̞ ◌̝ ◌˞ ◌̚ ◌̩ ◌̯ ◌̆
⠈ ⠉ ⠈ ⠌ ⠈ ⠡ ⠈ ⠠ ⠌ ⠈ ⠠ ⠡
◌̄ ◌́ ◌̀ ◌̋ ◌̏
⠈ ⠦ ⠈ ⠩ ⠈ ⠊ ⠈ ⠔ ⠈ ⠢ ⠈ ⠑ ⠈ ⠲
◌̌ ◌̂ ◌᷄ ◌᷅ ◌᷆ ◌᷇ ◌᷈

Tonoj kaj akcentoj[redakti | redakti fonton]

La signo markas tonojn kaj akcentojn.

⠸ ⠃ ⠸ ⠆ ⠸ ⠳ ⠸ ⠿ ⠸ ⠇
ˈ◌ ˌ◌ | ◌‿◌
⠸ ⠮ ⠸ ⠫ ⠸ ⠙ ⠸ ⠴
⠸ ⠈ ⠉ ⠸ ⠉ ⠸ ⠒ ⠸ ⠤ ⠸ ⠠ ⠤
˥ ˦ ˧ ˨ ˩
⠸ ⠌ ⠸ ⠡ ⠸ ⠊ ⠸ ⠔ ⠸ ⠑ ⠸ ⠢ ⠸ ⠲
˩˥ ˥˩ ˧˥ ˩˧ ˥˧ ˧˩ ˨˦˨

Interpunkcioj kaj ŝanĝo de brajlo[redakti | redakti fonton]

Interpukcioj en brajlo de IFA estas nur jenaj:

⠸ ⠕
. , -

Por indiki tekston de IFA oni uzas kvadratajn krampojn aŭ oblikvojn, markitajn per la signo :

⠘ ⠌ ⠘ ⠷ ⠘ ⠾
/ [ ]

La signo (inter la krampoj de IFA) signifas, ke la sekvan ĉelon oni legu ne laŭ la brajlo de IFA, sed laŭ brajlo de la tuta teksto, ekzemple, laŭ la esperanta brajlo. La sama signo dufoje markas komenco de la peco ne laŭ la brajlo de IFA skribita, la finon de tiu peco oni markas per la signoj . Ekzemple, tiel oni povas skribi rondajn krampojn por indiki nedevigitan fonemon en prononco de vorto (rondaj krampoj mankas en la brajlo de IFA).

⠰ ⠰ ⠰ ⠆
(ne-IFA) (komenco de ne-IFA) (fino de ne-IFA)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tial ne eblas skribi en la brajlo de IFA la supersignoj ⟨ ᶞ ⟩ kaj ⟨ ᵑ ⟩, ĉar la signokombinaĵoj kaj jam signifas respektive la diakritajn signojn ⟨ ◌̃ ⟩ kaj ⟨ ◌̊ ⟩. Eblas elturniĝoj kaj pliaj interkonsentoj, sed la problemo restas. La signojn por la sekvaj literoj ⟨ɑ æ c d ð e ə i ɪ ŋ ʊ x ː⟩ oni uzas kiel diakritajn signojn, do el ili ne eblas fari supersignojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Englebretson, Robert (2009). “An overview of IPA Braille: an updated tactile representation of the International Phonetic Alphabet”, Journal of the International Phonetic Association (en) (PDF) 39 (1), p. 67–86. doi:10.1017/s0025100308003691. 
  2. Englebretson, 2008, IPA Braille: An Updated Tactile Representation of the International Phonetic Alphabet Arkivigite je 2020-08-01 per la retarkivo Wayback Machine, CNIB
  3. IPA Braille (BANA). Arkivita el la originalo je 2020-02-02. Alirita 2020-01-03.