Reformo de la germana ortografio de 1996/Novaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo nomas la plej gravajn novaĵojn de la reformo de la germana ortografio de 1996 inkluzive de la ĝisdatigoj kiuj okazis ekde tiam. La debato ĉirkaŭ tio povas esti pritraktata en la artikolo pri reformo de la germana ortografio de 1996.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Kadre de la reformo de la germana ortografio de 1996, la validaj literumaj reguloj de la norma germana estis grandparte reviziitaj. La nova ortografio, kiu estis en efiko ekde 1996, estis ŝanĝita en kaj 2004 kaj 2006, rezultigante novajn regularojn. Krome, estis ĝisdatigoj al ĉi tiu aro de reguloj en 2011 kaj 2017 kaj redakcia alĝustigo de la antaŭparolo en 2018. La nuntempe validaj literumaj reguloj respondas al la reguloj de 2006 en la versio de 2018.

En literaturo kaj publika diskuto la termino nova (germana) ortografio estas vaste uzata, ankaŭ nacilingve neue (deutsche) Rechtschreibung, foje “reformita ortografio” (respektive reformierte Rechtschreibung) aŭ “reforma skribo” (koncizigite Reformschreibung).

La ortografia regularo valida ĝis 1996 nomiĝas “tradicia (germana) ortografio” en la sekva teksto.

Ŝanĝoj en la reformo de 1996 kompare kun la tradicia ortografio[redakti | redakti fonton]

La reformo tuŝis la sekvajn areojn, por kiuj nur unuopaj ekzemploj estos donitaj ĉi tie.[1]

temo tradicia ortografio reformita ortografio
Ligoj de sonoj kaj literoj: e / ä Stengel (tigo) Stängel: "Stängel" venas de "Stange" (stango aŭ bastono). Sono "e" povas literumiĝi "e" aŭ "ä", sed se la bazo estas a, tiam estas "ä".
Ligoj de sonoj kaj literoj: ß / ss Kuß (kiso) Kuss: Sono "s" povas literumiĝi "ß" aŭ "ss", sed se vokalo antaŭ ĝi prononcatas mallonge, tiam nun devas esti "ss", ne grave kiel antaŭe estis.
Trioblaj konsonantoj Ballettänzer (baledisto) BalletttänzerBallett-Tänzer: Antaŭe, neniam povis esti samaj konsonantoj unu apud la alia[rompita ligilo], Ballett + Tänzer (tt+t) iĝis Ballettänzer (tt). Tio mallogikas. Nun rajtas esti "ttt".  
Ligoj de sonoj kaj literoj: fremdaj vortoj Orthographie (ortografio) OrthographieOrthografie: Aparte en vortoj transprenitaj el la greka estis multaj sonoj "t" kaj "f", literumataj "th" kaj "ph". Nun almenaŭ la sonon "f" oni rajtas skribi "f".
En unu aŭ du vortoj: verboj radfahren (bicikli) Rad fahren: Tiu verbo konsistas el substantivo Rad (rado aŭ ĉi tie biciklo) kaj fahren (veturi). Nun eblas simple skribi tiel.
En unu aŭ du vortoj: adverboj wieviel (kiom multe) wie viel: Tiu vortumo konsistas el wie (kiel aŭ kiom) kaj viel (multe). Nun eblas simple skribi tiel.
Majuskloj/minuskloj: substantivoj in bezug auf (en rilato al) in Bezug auf: En la germana, ĉiu substantivo komenciĝas per majusklo. La vorto Bezug (rilato) estas substantivo, sed tamen skribiĝis minuskle. Nun ne plu.
Majuskloj/minuskloj 3tonner (3-tuna kamiono) 3-Tonner: Do, ĉiu substantivo komenciĝu per majusklo. La vorto 3tonner (3-tuna kamiono) estas substantivo, sed tie la majusklo "kaŝiĝis" en la cifero. Stultaĵo: Nun rajtas esti 3-Tonner.
Majuskloj/minuskloj: adjektivoj auf deutsch (en la germana) auf Deutsch: En Esperanto, la lingvovorto "germana" estas adjektivo, en la germana estas substantivo kaj devus komenciĝi per majusklo. Nun vere estas tiel.
Vortdisigo ĉe la fino de la linio Zuk-ker (su-ke-ro) Zu-cker: La literkombino "ck" prononciĝas simple "k". La kombinon ck nepre ne rajtas dividi "c-k": antaŭe ĝi en disigo iĝis "k-k", nun oni rajtas dividi antaŭ la bloko.

Krome ankaŭ estas novaj reguloj pri interpunkcio, aparte pri meto aŭ nemeto de komoj, sed la ekzemploj pri tio blovigus la tabelon. Interesuloj pri tiu aparta subtemo tial bonvolu rigardi en la koncernan germanlingvan artikolon de Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzemploj el: Klaus Heller: Rechtschreibreform (Ortografia reformo), en: Sprachreport (lingva raporto), ekstra eldono julio 1996, Leibniz-Institut für deutsche Sprache], "instituto Gottfried Wilhelm Leibniz por la germana lingvo", Mannheim (germane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]