Benrath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benrath
locality of Düsseldorf

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso urbokvartalo
Komunumo Duseldorfo
Demografio
Loĝantaro 16 751  (2018) [+]
Loĝdenso 2 839 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 6° 52′ O (mapo)51.16146.87389Koordinatoj: 51° 10′ N, 6° 52′ O (mapo) [+]
Areo 5,9 km² ( 590 ha) [+]
Benrath (Germanio)
Benrath (Germanio)
DEC
Benrath
Benrath
Situo de Benrath

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Düsseldorf-Benrath [+]
vdr
tipa secesia konstruaĵo en Benrath

Benrath estas unu el la sudaj kvartaloj de la urbo Düsseldorf (Duseldorfo) en okcidenta Germanio. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la Rejno kaj ĉe la rivereto Itter tie enfluanta la Rejnon. Benrath apartenas al urba distrikto 9 de Duseldorfo kaj kovras areon de 6,02 kvadrataj kilometroj kun 16 751 loĝantoj (la 31-an de decembro 2018). Tio respondas al loĝdenso de 2 783 loĝantoj je kvadrata kilometro.

Inter lingvistoj la loko aparte konatas, ĉar laŭ ĝi nomatas lingva linio kondukanta inter okcidenta kaj orienta Germanio, kiu dividas la nordajn dialektojn pli influatajn de la platgermana de la sudaj dialektoj, kiuj uzas multe pli da diftongoj kaj ĝenerale evoluis malsame. Tio ne nur koncernas la modernan epokon: jam en la Malnovaltgermana lingvo, kiu paroliĝis inter la jaroj 750 kaj 1050, la linio de Benrath estis signifa dividilo.

Aparte de tio, en la kvartalo nuntempe vidindas la historia loĝloka kerno kun multaj secesiaj konstruaĵoj, kaj la vasta kastelo de Benrath el la 18-a jarcento.

la kastelo dumtage
kaj dumnokte