Traŭmato (psikologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Traŭmato, aŭ psiĥotraŭmato, en la fakoj medicino kaj psikologio estas iusenca forta de-ekstera vundiĝo de la homa psiko, kiu ligiĝas al psike malekvilibriga travivaĵo.

Kontrasta al tiu difino estas la korpa aŭ fizika traŭmato, do la lezo de korpa histoorgano pro ekstera agreso. Vundiĝo povas havi kaj korpan kaj psikan dimension, sed psika traŭmato nur tiam ekestas, se la travivaĵo superas la psikan kapablon je psika prilaboro de la individuo. Ekzemploj de travivaĵoj, kiuj povas kaŭzi psikan traŭmaton, estas agreso, milito, seksa perforto, torturo, korpa aŭ psika misuzo, sed ankaŭ akcidentoj, katastrofoj aŭ fortaj korpaj malsanoj. Sed ankaŭ emocia malatento kaj izoligo aparte de infanoj povas gvidi al psika traŭmatigo.