Sovaĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
grandan areon de preskaŭ netuŝata sovaĝejo oni trovas en Eŭropo preskaŭ nur en la ekstrema nordo.
erikejo: iam la sinonimo por sovaĝejo, vere ne estas sovaĝejo, sed kultura pejzaĝo.
ĝardena „sovaĝejo“: samtempe en la senco de ĥaoso kaj malordo.
multaj grandaj rabobestoj – ekzemple la Siberia tigro – bezonas neĝenatajn sovaĝejojn (foto el la zoo Pittsburgh, Usono.

Sovaĝejo estas – kiel pejzaĝo kaj naturo – ne scienca, sed komunlingva esprimo kun du diversaj signifoj.

Unu signifo de sovaĝejo estas la de la homo preskaŭ ne tuŝata naturpejzaĝo, kiu estas priskribebla per natursciencaj parametroj kaj kiu distingiĝas de la kulturpejzaĝoj, urboj, agrikulturaj areoj, forstoj ktp..[1] En tiu senco oni povas nomi ankoraŭ ĉirkaŭ unu kvaronon de la tera surfaco sovaĝejo.

La dua signifo de sovaĝejo estas pritakso koncerne la valoro. Laŭ tio, regiono estas sovaĝejo, se ĝi estas la kontraŭo de iu ajn kultura ordoprincipo. La valorigo povas esti kaj pozitiva kaj negativa: malplivaloriga ekzemple kiel „sovaĝa, ĥaosa“ naturo male al la kultivata naturo, plivaloriga ekzemple kiel „senpeka, pura “ pranaturo.[2]

La esprimo: „kulturpejzaĝo“ estas same ne precize kiel la esprimo sovaĝejo.[3][4] Fine temas pri mondrigardo kaj demando de filozofio kiel la diferenco inter homo kaj naturo.

Nov-Zelando[redakti | redakti fonton]

En Nov-Zelando sovaĝejo estas senloĝata areo, por kiu oni bezonas minimume du potagaj marŝoj por trairi ĝin, tio egalas al 1.500–5.000 km².[5]

Usono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la leĝo pri la protekto de la sovaĝejo de 1964 (Wilderness Act) staras en Usono areoj de minimume 20 km², kiuj ne estas loĝataj kaj estas naturaj pejzaĝoj aŭ insuloj, kiuj ankaŭ rajtas est pli malgrandaj. Sovaĝaj areoj estas nomitaj de la Usona kongreso. Ekzistas 757 (stato 2012) sovaĝaj areoj en 44 de la 50 federaciaj ŝtatoj kaj Puertoriko.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En februaro 2009 la Eŭropa parlamento laŭ iniciato de aro de neregistaraj organizoj (NRO) akceptis (ne jure devigan) rezolucion por la konservado de la sovaĝaj areoj en Eŭropo, kiu estu integrata en la naturprotekta reto Natura 2000. [6][7]

Nordeŭropo[redakti | redakti fonton]

La plej ankoraŭ restantaj sovaĝejoj de Okcidenta Eŭropo troviĝas en Finnoskandinavujo. Se en areo ne estas markitaj migropadoj kaj turismaj instalaĵoj kaj seninterrompaj areoj pli grandaj ol 1000 km² kaj kiuj estas pli ol 15 km for de stratoj kaj fervojoj, tiuj areoj nomiĝas en Svedujo „Sovaĝaj kernoj“. Laŭ tiu difino ekzistas naŭ sovaĝaj kernoj. Ili troviĝas nur en la norda provinco Norrbotten. Tiuj areoj egalas al 4,5 % de la tuta sveda areo kaj 14,5 % de la areo de Norrbotten. Ĉiu senloĝata areo kun minimume 10 km² (Suda kaj Meza Svedujo) respektive 20 km² (Norda Svedujo), kiu ne estas pli mallarĝa ol 1 km, estas nomata „senvojaj areoj“.[8]

Meza, Suda kaj Orienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En la dense loĝataj landoj de Eŭropo, kie la origina sovaĝejo ankoraŭ troviĝas en montaraj regionoj (ekzemple ankoraŭ 4 % de la Alpoj estas konsiderata sovaĝejo) la minimuma grandeco estas multe pli malgranda. Ekzemple la NABU (naturprotekta ligo de Germanujo postulas minimume 0,4 km² por sovaĝejo. [9][10]

la „natura pejzaĝo“ en naturrezervejo Vindelfjäll ekzemple estas uzata de la sameoj kiel paŝtejo por ilia boacaroj.
sovaĝejoj de la mondo komence de la 21a jarcento.
kelkaj sameoj konigas al turistoj la sovaĝejon.
marŝado en la arbara sovaĝejo de la Nacia Parko Tresticklan, en Svedujo.
eŭropa bizono, ekzemplo de grandkvanta plantomanĝanto en la sovaĝejo.
prarbarsimila arbaro en la valo de la “Schmalenhofer Bach”, Wuppertal.
sovaĝe vivantaj islandaj ĉevaloj en la Nacia Parko De Meinweg,(NL).
sovaĝejo en la Nacia Parko Sarek.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • William Cronon: The trouble with wilderness; or, Getting back to the wrong nature. In: Environmental History. 1 (1) 1995, S. 7–28.
  • Hans Peter Duerr: Traumzeit. Über die Grenze zwischen Wildnis und Zivilisation. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1985.
  • Elsbeth Flüeler, M. Volken, M. Diemer (Hrsg.): Wildnis. Ein Wegbegleiter durchs Gebirge. Mit einem Vorwort von Franz Hohler und 24 Originalbildbeiträgen. Rotpunktverlag, Zürich 2004.
  • A. Haß, D. Hoheisel, G. Kangler, T. Kirchhoff, S. Putzhammer, M. Schwarzer, V. Vicenzotti, A. Voigt: Sehnsucht nach Wildnis. Aktuelle Bedeutungen der Wildnistypen Berg, Dschungel, Wildfluss und Stadtbrache vor dem Hintergrund einer Ideengeschichte von Wildnis. In: T. Kirchhoff, V. Vicenzotti, A. Voigt (Hrsg.): Sehnsucht nach Natur. Über den Drang nach draußen in der heutigen Freizeitkultur. transcript, Bielefeld 2009, S. 107–141.
  • Deborah Hoheisel, Gisela Kangler, Ursula Schuster, Vera Vicenzotti: Wildnis ist Kultur. Warum Naturschutzforschung Kulturwissenschaft braucht. In: Natur und Landschaft. 2010/85 (2), S. 45–50.
  • Thomas Kirchhoff, Ludwig Trepl (Eld.): Vieldeutige Natur. Landschaft, Wildnis und Ökosystem als kulturgeschichtliche Phänomene. transcript, Bielefeld 2009.
  • T. Kirchhof, V. Vicenzotti: A historical and systematic survey of European perceptions of wilderness. In: Environmental Values. (pre-copyediting version) 2013.
  • Patrick Kupper: Wildnis schaffen: Eine transnationale Geschichte des Schweizerischen Nationalparks. Haupt, Bern 2012.
  • Roderick Frazier Nash: Wilderness and the American mind. Fourth edition. Yale University Press / Yale Nota Bene, New Haven / London 2001.
  • Max Oelschlaeger: The idea of wilderness: from prehistory to the age of ecology. Yale University Press, New Haven / London 1991.
  • Matthias Stremlow, Christian Sidler: Schreibzüge durch die Wildnis. Wildnisvorstellungen in Literatur und Printmedien der Schweiz. Haupt, Bern 2002.
  • Vera Vicenzotti: Der ‚Zwischenstadt‘-Diskurs. Eine Analyse zwischen Wildnis, Kulturlandschaft und Stadt. transcript, Bielefeld 2011.
  • WWF Deutschland (Eld.): Weisheit der Wildnis – Unser Umgang mit der Erde. Pro Futura, München 1995.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekzemple: „Category Ib Wilderness area. Category 1b protected areas are usually large unmodified or slightly modified areas, retaining their natural character and influence, without permanent or significant human habitation, which are protected and managed so as to preserve their natural condition.“ (iucn.org) Vgl. .bfn.de.
  2. T. Kirchhoff, Ludwig Trepl: Landschaft, Wildnis, Ökosystem: zur kulturell bedingten Vieldeutigkeit ästhetischer, moralischer und theoretischer Naturauffassungen. Einleitender Überblick. In: Dies. (Eld.): Vieldeutige Natur. Landschaft, Wildnis und Ökosystem als kulturgeschichtliche Phänomene. transcript, Bielefeld 2009, S. 13–66; Deborah Hoheisel, Gisela Kangler, Ursula Schuster, Vera Vicenzotti: Wildnis ist Kultur. Warum Naturschutzforschung Kulturwissenschaft braucht. In: Natur und Landschaft. 2010/85 (2), S. 45–50; naturphilosophie.org.
  3. Ludwig Trepl: Der Konservativismus entdeckt die Wildnis. Jungbrunnen, Asphaltdschungel und Betonwüste. scilogs.de: „Landschaft und Ökologie“ auf der Webseite von „Spektrum der Wissenschaft“, 20a de Aŭgusto 2012.
  4. L. Fischer: Kulturlandschaft – naturtheorethische und kultursoziologische Anmerkungen zu einem Konzept. In: Denkanstöße. Landschaftskult – Kulturlandschaft. Stiftung Natur und Umwelt Rheinland-Pfalz, Heft 6, November 2007, S. 16–27.
  5. Hendee, Stankey kaj Lucas 1990.
  6. tiroler-forstverein.at
  7. ec.europa.eu
  8. Sveriges Nationalatlas. Bd. Miljön. 2. Auflage. Kartförlaget, Gävle 1997, ISBN 91-87760-42-8.
  9. Berichte, NABU
  10. Norbert Panek: Deutschlands internationale Verantwortung: Rotbuchenwälder im Verbund schützen. Gutachten im Auftrag von Greenpeace e. V., 2011.