Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kumewawa, el hijo de la selva
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tibor Sekelj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1979
vdr

Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo estas Infanlibro pri aventuroj inter la indianaj triboj en Brazilo, originale verkita en Esperanto fare de la verkisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sur rivero Aragvajo, alfluanto de Amazono, trideko da homoj (turistoj?) estas en danĝero. Ilia ŝipo subakviĝis. Bonŝance Kumeŭaŭa venas helpi al ili. "Fiŝojn oni mezuri laŭ longo, homojn laŭ ilia scio". Kumeŭaŭa estas nur 12-jara, sed li estas el la tribo Karaĵa, kaj li konas ĉion pri la vivo en la ĝangalo.

Taksado[redakti | redakti fonton]

La plej sukcesa libro de Tibor Sekelj estas «Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo » (originale verkita en Esperanto) ne nur pro tio ke ĝi estis plej multe tradukata (ĝi aperis krom en Esperanto en 22 lingvoj kaj estis tradukita al kelkaj pliaj kiuj eble iam aperos) sed ankaŭ pro tio ke ĝin la Japana ministerio por edukado proklamis en 1983 kiel unu el la 4 plej bonaj junularaj literaturaĵoj aperintaj tiujare en Japanio kaj estis rekomendita al la junularo. Pro tio ĝi aperis en la japana je 300 000 ekzempleroj, verŝajne en plej granda kvanto en kiu iam ajn aperis libro tradukita el Esperanto kiel lingvo de originalo. Ĉiuj versioj kaj ĉiuj eldonoj de Kumeŭaŭa aperis je unu miliono da ekzempleroj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la unua esperanta libro kiun mi legas. Dum la unuaj paĝoj, la legado bezonas pensi pri la lingvo. Sed poste, Kumeŭaŭa kaj Nijuĉap atingas, ke oni nur pensi pri la ĝangalo, la rilato inter homoj kaj la naturo, la socio, la amikeco... Kumeŭaŭa kaj la ĝangalo permesas al Nijuĉap multe lerni pri la vivo ĝenerale, la gravaĵoj kaj la malgravaĵoj. Ili kune estas dum tri intensegaj tagoj, sed ili ne bezonas pli por konstrui daŭrantan ligon. (Vicente Manzano-Arrondo - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2017)

Iam mi vojaĝis al la praarbaro de Amazono per ŝipo. Tiam nia rivero subite kreskinta kaj pli frue la fluegis. Kaj fundo de nia ŝipo truiĝis pro subakva trunko kaj alfundiĝis. Ni tuj fuĝis el la ŝipo al la riverbordo kaj ni rimarkis, ke ni ĉiuj estis malsataj. Sed ni havis neniun nutraĵon. Poste indiana knabo aperis antaŭ ni, la knabo nomiĝis "Kumeŭaŭa".

Mi kune kun Kumeŭaŭa fiŝkaptis, tio estas tre interesa. En la arbaro duope ni vidis diversajn sovaĝajn bestojn kaj birdojn kaj fiŝojn, kiuj estas hurlanta simio kaj tukano kaj kolibroj kaj jaguaro kaj elektra angilo kaj piranjoj kaj rajo. Do ni revenis la bivakan lokon kun amaso da fiŝoj, kiuj tre ĝojigis ĉiujn.

Post vespermanĝo Kumeŭaŭa elpensadis la manieron por tirigi nian ŝipon, sed por tio mankis longa ŝnurego. Do Kumeŭaŭa montris la manieron por fari ĝin. Kiam ni preskaŭ elfaris la ŝnuregon, iu sinjorino el pasaĝeroj demandis al li: - Kion signifas tiu du nigraj rondoj sur viaj vangoj? Kaj li respondis pri tio, ke tio signifas plenaĝulon en lia tribo. Kaj li rakontis, kiel oni ricevis la rondojn en lia tribo. Tiu rakonto tre emociis nin, ĉar por ricevi la rondojn, oni devas tre suferi kaj devas ricevi severan ceremonion. Fino.

-Mi havis la impreson-

Mi neniam sciis pri la tribo en Amazono, sed pro la libro mi nun eksciis kaj emociiĝis pri tio. La tribanoj nepre ĉiutage ĝuas la naturon en ĝangalo sed mi nepre ne povus vivi en la ĝangalo, ĉar mi nepre sentus multe malagrablan.

Karasutengu (Japanio)

Mondkoncepto[redakti | redakti fonton]

Ĉie kie li estis, Tibor Sekelj klopodis dum siaj prelegoj kaj agadoj influi la homojn kompreni lian simplan vivofilozofion: Homo kiel individuo estas la plej valora estaĵo en sia ĉirkaŭo kiun li plej bone konas senkonsidere pri sia deveno aŭ instruiteco (Tion plej evidente esprimas lia verko «Kumeŭaŭa») kaj homo kiel kulturestaĵo socia estas produkto de la tuta homaro ĉar en ĉiuj liaj ĉiutagaj funkcioj kunpartoprenas produktoj kiujn inventis tre diversaj popoloj.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

|- | colspan="10" |

Tradukoj en naciajn lingvojn[redakti | redakti fonton]

Tibor estas inter la plej grandaj originalaj E-verkistoj el la vidpunkto de lia konateco en neesperantista mondo, eble la plej fama, sekve laŭ la nombro de liaj tradukitaj verkoj el Esperanto. La plej sukcesa lia literaturaĵo «Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo» estas tradukita al trideko da lingvoj de preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj pluraj aliaj al du ĝis dek lingvoj. |- | colspan="10" |