Hänsel und Gretel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hänsel und Gretel
eldono aŭ traduko • drama muzika verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fratoj Grimm
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro romantika opero • opero
vdr

Hänsel und Gretel estas malfruromantisma opero en tri aktoj, kiu ekestis en la fruaj 1890-aj jaroj. La muzikon komponis Engelbert Humperdinck, la libreton verkis lia fratino Adelheid Wette laŭ la fabelo Hänsel und Gretel [Joĉjo kaj Manjo] el la fabelkolekto Kinder- und Hausmärchen de la fratoj Grimm. La verkonomo de la aŭtoroj estas Fabelludo en tri bildoj, Humperdinck nomis sian verkon alude la operon Parsifal ("sceneja solena festivala verko") de Richard Wagner „infanĉambra solena festivala verko“.

La komponisto en la danco kun Hänsel, Gretel kaj la sorĉistino; siluetotondaĵo de Otto Böhler

Hänsel und Gretel estis unuafoje prezentata la 23-an de decembro 1893 en Vajmaro ĉe la Kortega Teatrejo sub Richard Strauss kiel orkestrestro. La opero kun prezentodaŭro de proksimume du horoj apartenas nuntempe al la ofte ludata repertuaro de operejoj kaj estas aparte prezentata dum la adventoperiodo.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La fratino de Humperdinck, Adelheid Wette, planis la fabelludon kiel hejma teatroprezentado. Ŝi petis de sia frato nur la muzikigon de kelkaj versoj. Kiam tiuj ĉi spertis en la familia rondo treegan akceptadon, Wette kaj Humperdinck decidis, fari el tiuj kantoteatraĵon. Finfine Humperdinck entuziasmiĝis tiakvante, ke li komponis vesperplenigan operon. Jam la unua prezentado estis eksterordinara sukceso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]