La Guerre des boutons (filmo)
Aspekto
La Guerre des boutons | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Guerre des boutons |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1962 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | André Bac |
Reĝisoro(j) | Yves Robert |
Produktisto(j) | Yves Robert |
Scenaro | François Boyer • Louis Pergaud |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Jose Berghmans |
Rolantoj | Jean Richard • Paul Crauchet • Jacques Dufilho • André Treton • Martin Lartigue • Christophe Bourseiller • Claude Confortès • Daniel Janneau • François Boyer • François Lartigue • Henri Labussière • Louisette Rousseau • Michel Galabru • Pierre Tchernia • Pierre Trabaud • Robert Rollis • Yvette Etiévant |
Produktinta firmao | Les Productions de la Guéville |
IMDb | |
La Guerre des boutons (La butonmilito) estas franca filmo de Yves Robert aperinta en 1962, adaptita de la romano La Guerre des boutons de Louis Pergaud, publikigita en 1912 kaj esperantigita en 1991.
Temo
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉiujare por la nova lernojaro, infanoj de Longeverne kaj Velrans interbatalas, kaj la trofeoj estas butonoj elprenitaj de la vestaĵoj de la venkitoj. Tio okazigas reprezaliojn de patrinoj, kiam vidas sian filon kun difektitaj vestaĵoj. Por eviti tiajn reprezaliojn, foje la knaboj interbatalas nude por ke la vestaĵojn ne kaptu la "malamiko". Vere perforto superregas ĉion trinivele kaj la rilaton inter gepatroj kaj gefiloj, kaj inter knaboj, kaj inter instruistoj kaj lernantoj. Sed eĉ tiel humuro kaj nostalgio trakuras la rakonton.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: La Guerre des boutons
- Reĝisoro: Yves Robert
- Scenaro kaj adaptado: Yves Robert kaj François Boyer, adaptita de la romano La Guerre des boutons de Louis Pergaud publikigita en 1912.
- Dialogoj: François Boyer
- Muziko: José Berghmans
- Aperdato: 18-a de aprilo 1962 en Francio
- Daŭro: 95 minutoj
- Ĝenro: komedio
- Formato: Nigra-blanka
- Produktado: La Guéville
- Film-afiŝo: Raymond Savignac
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- André Treton: Lebrac
- Michel Isella: l'Aztec
- Martin Lartigue: Eta Gibus
- Jacques Dufilho: Patro l'Aztec
- Jean Richard: Patro Lebrac
- Michel Galabru: Patro Bacaillé
- Pierre Trabaud: Instruisto
- Pierre Tchernia: Publika anoncisto
- François Boyer: Paroĥestro
- Christophe Bourseiller
- Marcel Bozzuffi
- Robert Rollis
- François Lartigue: Granda Gibus
- Marie-Catherine Faburel: Marie Tintin
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 1962: Premio Jean-Vigo