Louis Pergaud
Aspekto
| Louis Pergaud | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Louis Pergaud | |||||
| Naskiĝo | 22-an de januaro 1882 en Belmont | ||||
| Morto | 8-an de aprilo 1915 (33-jaraĝa) en Fresnes-en-Woëvre | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Alma mater | École normale (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto lerneja instruisto scenaristo poeto romanisto | ||||
| Laborkampo | poezio kaj prozo | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | War of the Buttons ❦ From Goupil to Margot: a story of animals vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Louis PERGAUD (naskiĝis la 22-an de januaro 1882 - mortis la 4-an de aprilo 1915) estis franca romanverkisto, kiu mortis dum la unua mondmilito (lia korpo neniam estis trovita, kelkaj fontoj indikas la mortotagon la 7-an de aprilo).
Li famiĝis per la romano La butonmilito, kiu estis trifoje filmita (1936, 1962, 1994) kaj ankaŭ esperantigita (1991). Ĝi rakontas pri milito inter du grupoj de vilaĝaj knaboj 12-jaraj, kiuj al siaj "milit-kaptitoj" fortranĉadis butonojn de la pantalono, foje eĉ batalis tute nudaj kaj uzis ne tute decajn esprimojn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De Goupil à Margot (1910)
- Histoires de bêtes (Historio de bestoj, 1910)
- La Guerre des boutons, roman de ma douzième année (La butonmilito, romano de mia dekdua jaro, 1912)
- Le Roman de Miraut, chien de chasse (La romano de Miraut, ĉashundo, 1913).
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La butonmilito. Romano de mia dekdua jaro (tr. Roger Bernard, ILTIS 1991, Saarbrücken)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

