Unuinfana politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Infano en Ŝanhajo, 2007.

La unuinfana politiko(1979-2015) (simpla ĉine: 计划生育政策; tradicie: 計劃生育政策; pinjine: jìhuà shēngyù zhèngcè, oficiale tradukebla kiel "familia planada politiko"[1]) estas unu formo de loĝantara kontrolo praktikata en la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR). Ĝi restriktas plej homojn per malpermeso havi pli ol unu idon, kaj nur permesas pli ol unu en specialaj okazoj, inkludante: ĝemeloj, kamparaj gepatroj, etnaj malplimultoj kaj filoj el solfilaj gepatroj.[2] Eksterlandanoj estas sendevigaj de ĉi tiu instruo, same kiel loĝantoj de Makao kaj Hongkongo. Proksimume 35.9% el la populacio de Ĉinio estas celo de tia Unuinfana politiko.[3]

Pro maljuniĝo de la loĝantaro la estraro ĉina rezignis pri unuinfana politiko la 29-an de oktobro 2015. De tiu dato la leĝo fiksas maksimumon je 2 infanoj familie kaj sekve je 2021 la leĝo fiksas maksimumon je 3 infanoj po familio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Information Office of the State Council Of the People's Republic of China (Aŭgusto 1995). Family Planning in China. Embassy of the People's Republic of China in Lithuania. Alirita 27a de Oktobro 2008. Section III paragraph 2.
  2. BBC: China steps up "one-child policy".
  3. Most people free to have more child (2007-07-11). Alirita 2009-07-31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]