Demografio de Popola Respubliko Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loĝdenso de ĈPR

La demografio de Popola Respubliko Ĉinio estas identigita de granda loĝantaro kun relative malgranda junularo, kiu estas parte rezulto de la ĉina unuinfana politiko. Pro maljuniĝo de la loĝantaro la estraro ĉina rezignis pri unuinfana politiko la 29-an de oktobro 2015. La ĉina loĝantaro atingis la limon de mil milionoj en 1982.

La loĝantaro de Ĉinio estas ĉirkaŭ 1.355 mil milionoj, nome temas pri la plej granda lando en la mondo. Laŭ la ĉina censo de 2010, 91.51% el la loĝantoj estis Ĉinaj Hanoj, kaj 8.49% estis minoritatoj. La loĝanta kreskindico de Ĉinio estas nur de 0.47%, laŭrange la 159a en la mondo.[1] Ĉinio faris sian sesan nacian loĝantarcenso en la 1a de novembro 2010.[2]

Kiel la plej multhoma nacio en la mondo, enloĝate de ĉirkaŭ 1,3 miliardoj, la ĈPR zorgiĝas pri sia demografia kresko kaj provas, miksrezulte, efektivigi striktan familiplanadan politikon (unuinfana politiko). La registara celo estos stabiligi demografian kreskon frue en la 21a jarcento, kvankam iuj projekcioj taksas loĝantaron de 1,4-1,6 miliardoj de 2025. Tial, Ĉinio daŭros ĝian unuinfanon politikon ĝis almenaŭ la jaro 2020.

Aparte koncernanta estas la granda misekvilibro en la sekso proporcio denaske, kiu ŝajne kaŭziĝis de kombinaĵo de tradicia prefero por knaboj kaj familiplanada premo. Ĉi tiu trovo estigis la malpermeso de sonografio por malhelpi seksdiskriminacia aborto. Kiel ĉi tiu tendenco de seksa misekvilibro pliiĝas, fakuloj avertas pri socian malstabilecon, se ĉi tiu tendenco daŭras.

Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.

Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas averaĝe 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe viroj, 73,3 jarojn ĉe virinoj).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Historia loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Historia loĝantaro en Ĉinio el la jaro 2[3]

La loĝantaro de Ĉinio fluktuis inter 37 kaj 60 milionoj dum miloj da jaroj. En la periodo inter 1749 kaj 1851, la loĝantaro duobliĝis en unu jarcento. Post 1950, la loĝantaro duobliĝis el 600 al 1300 milionoj en duono da jarcento.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Statistics about the Population Growth in China, 2001–2011, World Bank, Julio 2012. Alirita la 10an de Aprilo 2013.
  2. Tough road ahead for China census. Straitstimes.com. Alirita 14a de Oktobro 2013.
  3. 3,0 3,1 BANISTER, Judith. A Brief History of China’s Population, The Population of Modern China, p. 51–57. ISBN 978-0-306-44138-7.