Shirley Temple
Aspekto
| Shirley Temple | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Shirley Temple | |||||
| Naskonomo | Shirley Temple | ||||
| Naskiĝo | 23-an de aprilo 1928 en Santa Monica | ||||
| Morto | 10-an de februaro 2014 (85-jaraĝa) en Woodside | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | kronika obstrukca pneŭmonopatio | ||||
| Tombo | Alta Mesa Memorial Park (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Harvard-Westlake School (en) | ||||
| Partio | Respublikana Partio | ||||
| Subskribo | |||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | George Francis Temple (en) | ||||
| Patrino | Gertrude Amelia Temple (en) | ||||
| Edz(in)o | Charles Alden Black (en) John Agar (en) | ||||
| Infanoj | Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | diplomato (1969–1992) • politikisto (1967–1992) • televida aktoro (1958–1965) • dancisto (–dekjaro de 1940) • aktoro (–1965) • infana aktoro (–dekjaro de 1940) • filmaktoro (–1950) • kantisto (–dekjaro de 1940) • ambasadoro | ||||
| Aktiva en | Usono vd | ||||
| Aktiva dum | 1932–1965 vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Shirley TEMPLE ([ˈʃɜː(r)li ˈtɛmp(ə)l] (naskiĝis la 23-an de aprilo 1928 en Santa Monica, Kalifornio, mortis la 10-an de februaro 2014 en Woodside, kantono San Mateo, Kalifornio), estis usona aktorino kaj diplomatino.
Ŝi estis aktoro dum la 1930-aj jaroj, dum sia infanaĝo. La publiko raviĝis de ŝia ĉarmo, "vigla kaj naiva" laŭ iuj. En la jaro 1935 ŝi eĉ gajnis specialan Oskaron. Ŝia filmkariero tamen stagnis kiam ŝi plenkreskiĝis: post kelkaj ne tre sukcesaj filmroloj ŝi forlasis la kino-laboron.
Ekde la 1950-aj jaroj ŝi dediĉis sin al la politiko. Ŝi subtenis la Respublikanan Partion kaj reprezentis Usonon kiel diplomato en Ganao kaj Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1988 ŝi publikigis siajn memorojn: Child Star.
jen unu el plej fruaj fotoj de ŝi, probable 5-jara en 1933 |
Shirley Temple en la jaro 1990, en Prago |
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- Stand Up And Cheer (Usono, 1934)
- Bright Eyes (Usono, 1934)
- Baby Take a Bow (Usono, 1934)
- Curly Top (Usono, 1935)
- The Littlest Rebel (Usono, 1935)
- Wee Willie Winkie (Usono, 1937)
- Heidi (Usono, 1937)
- The Little Princess (Usono, 1939)
- The Blue Bird (Usono, 1940)
- Since You Went Away (Usono, 1944)
- The Bachelor and the Bobby-Soxer (Usono, 1946)
- Fort Apache (Usono, 1948)
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]- Eleanor Roosevelt kaj Shirley Temple, 1938
- William Lyon Mackenzie King, tiama unua ministro de Kanado, kaj Shirley Temple, 1944



