Wadjda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wadjda
filmo
Originala titolo وجدة
Originala lingvo araba lingvo
Kina aperdato 2012, 31 aŭg. 2012, 5 sep. 2013
Ĝenro filma dramo
Kameraado Lutz Reitemeier
Reĝisoro(j) Haifaa al-Mansour
Scenaro Haifaa al-Mansour
Loko de rakonto Riado
Muziko de Max Richter
Rolantoj Reem Abdullah • Waad Mohammed • Mariam Alghamdi
Produktinta firmao Nordgermana Radio 
Bavara Radio 
Rotana Media Group
IMDb
vdr

Wadjda estas saŭdaraba/germana dramofilmo de 2012. La filmo estis farita kaj reĝisorita fare de Haifaa Al-Mansour kaj filmita en Sauda Arabio. Ĝi estas la unua plenlonga filmo iam farita de ina saudarabia produktisto kaj la unua filmo farita tute en Sauda Arabio mem. La filmo gajnis plurajn premiojn ĉe kinfestivaloj ĉie en la mondo[1].

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La dek-jarulino Wadjda vivas kun sia patrino en antaŭurbo de Riado, la ĉefurbo de Sauda Arabio. Estas ŝia revo iam havi belegan verdan biciklon , sed en ŝia konservema lando, biciklado ne estas vidata kiel taŭga aktiveco por virinoj kaj knabinoj. Wadjda prifajfas tion kaj decidas ŝpari monon por povi mem aĉeti biciklon kaj povi defii ŝian koramikon Abdullah.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Roluloj
Abdullah, Reem Reem Abdullah La patrino de Wadjda
Mohamed, Wade Wade Muhammad Wadjda
Al Gohani, Abdullrahman Abdullrahman Al Gohani Abdullah (kiel Abdullrahman Algohani)
Kamel, Ahd Ahd Kamel S-ino Hussa (kiel Ahd)
Assaf, Sultano Al Sultano Al - Assaf Patro de Wadjda
Ahmed, Rehab, Rehab Ahmed Noura
Sajini, Alanoud Alanoud Sajini Fatin
Al-Sanea, Rafa Rafa Al-Sanea Fatima
Abdullilah, Dana Dana Abdullilah Salma
Saad, Nouf Nouf Saad Korano-instruistino
Almozael, Ibrahim Ibrahim Almozael Posedanto de butiko de ludiloj.
Zahir, Mohamed , Mohammed Zahir Iqbal, la ŝoforo
Aljaber, Sara Sara Aljaber Leila
Faisal, Noura Noura Faisal Abeer

Fono[redakti | redakti fonton]

La farado de Wadjda estis peniga laboro. Reĝisorino Haifaa Al-Mansour havis grandajn problemojn akiri la financojn kaj la permeson por filmi en Sauda Arabio. La lando ne havas kinejojn kaj etan filmkulturon. Finfine ŝi venis en kontakto kun la germana produktada kompanio Razor Film Produktion kiu proponis al ŝi la necesajn kondiĉojn. Filmado en Riado estis malfacila, ĉar la reĝisorino ne povis interrilate kun ŝiaj viraj skipo-membroj en la publika spaco. La filmado okazis sekrete de el buseto, la interparolado de la skipo okazis helpe de portofono kaj la reĝisorado de la aktoroj okazis surbaze de kamerao-bildoj.

Ekde 2013 Sauda Arabio rajtigas al inoj bicikli publike, kvankam nur en parkoj kaj akompanataj de vira familiano. Kiam la tragikomedia filmo 'Wadjda' aperis en 2012, ankoraŭ tute ne estis ia 'bicikla libereco'. Ekde 2018 ankaŭ malaperis la malpermeso por saudarabaj virinoj stiri aŭton[2]. Parto de la saudarabia elito estas por ŝanĝo de la pozicio de virinoj en la socio, kion ilustras la fakto ke la reĝisorino akiris financan subtenon de la saudaraba princo Waleed Bin Talal, la posedanto de araba amaskomunikila imperio, kiu mastrumas televidstaciojn, radiostaciojn kaj film-studiojn[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Kom kijken naar de feelgoodfilm: Wadja, Amnestio Internacia, (la retejo montras parteton el la filmo), la 23-an de februaro 2017.
  2. (nl) Wadjda Arkivigite je 2019-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, Primo TV, la 11-an de oktobro 2018, alirite la 17-an de januaro 2019.
  3. (nl) Jos van der Burg, Rebel op een fiets (rebelo surbickla), filmrecenzo, Filmkrant, la 6-an de majo 2015, alirite la 17-an de januaro 2019.
  • Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la nederlanda vikipedia versio je la 17-a de januaro 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]