Aluminia oksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alumino)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aluminia oksido
Strukturo de korundo
3D prezento de korundo

Aluminia oksidoalumino estas blanka pulvoro, en akvo ne solvebla. Ĝi havas la fandopunkton de 2050 °C. Ĝi solviĝas en acidoj kaj lesivoj ĉe estiĝo de aluminiaj saloj kaj aluminatoj.

Al 2 O 3 estas signifa en sia uzo por produkti aluminian metalon, kiel abrazivo pro ĝia dureco, kaj kiel fajrorezista materialo pro sia alta fandopunkto.

Produktado[redakti | redakti fonton]

La produktado povas okazi per bruligo de aluminio kaj ardigo de aluminia hidroksido en alta temperaturo.

Dum la ardigo estiĝas unuafoje - ĉe 300 °C - AlO(OH), poste kubkrada gama-Al2O3, kiu transformiĝas super 1000 °C al heksagonala alfa-Al2O3. La alfa-modifo aperas ankaŭ en la naturo kiel mineralo: korundo.

Alumino signifas malvastasence la kuban γ-Al2O3 aluminia oksidon. Tiu interalie estas uzata por la produktado de aluminioksida ceramiko. Bakite, ekde 800 °C ĝi transformas sin al la romba α-modifaĵo de la Al2O3.

La aluminia oksido estas bazmaterialo por la aluminia produktado, oni produktas en granda kvanto per lesivado de la baŭksito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]