Dehidroacetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dehidroacetata acido
Bastona kemia strukturo de la
Dehidroacetata acido
Tridimensia kemia strukturo de la
Dehidroacetata acido
Dehidroacetata acido nature trovatas en la solandra nitida.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Acetil-metil-pirano-du-ketono
  • Metil-aceto-pironono
  • E265
Kemia formulo
C8H8O4
CAS-numero-kodo 520-45-6
ChemSpider kodo 10177
PubChem-kodo 10623
Merck Index 15,2869
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora aŭ blanka kristala senodora pulvoro
Molmaso 168.14672 g·mol−1
Denseco 1,18g cm−3
Fandpunkto 109  °C
Bolpunkto 270  °C
Acideco (pKa) 5,27
Solvebleco Akvo:<10 g/L
Mortiga dozo (LD50) 500 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+312, P330, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Dehidroacetata acido estas kemia komponaĵo, blankaj senodoraj kristaloj, derivita el la 4-pirono. Ĝi nature trovatas en la plantoj konataj kiel solandra nitida kaj plenumas gravan rolon en la preparado de novaj aktive-biologiaj kombinaĵoj.

En la homa korpo, dehidroacetata acido rapide kaj komplete absorbiĝas, pro tio ĝi uzatas kiel nutro-suplemento kaj kiel stabiliganto por kosmetikaĵoj kaj farmako-kinetikaj produktoj pro siaj fungicidaj kaj baktericidaj proprecoj.

Ĝi same uzatas kiel antisepsagento, herbicido, antimikroba konservanto, tre potenca kontraŭ bakterioj, gistoj kaj ŝimoj kaj kiel plastiganto laŭ gamo da sintezaj rezinoj.[2]

Metodo pri kvanta determinigo povas uzi la oranĝo-ruĝan koloriĝon surprenitan de la dehidroacetata acido en alkala medio kun salikata aldehido. Dehidroacetata acido uzatas kiel konservanto por kukurboj kaj fragoj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Dehidroacetata acido estas preparata per dumerizo de la duketeno:[3] Ordinaraj kataliziloj uzataj estas terciaraj aminoj, imidazolo, DABCO aŭ duazo-biciklo-oktano kaj piridino.

numero 2duketeno dehidroacetata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]