Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia acetoacetato estas organika malstabila salo rezultanta el neŭtraliga interagado de la acetoacetata acido kaj kalia hidroksido. Laŭ eksperimentoj de Breusch, Wieland kaj Rosenthal, acetoacetatoj biologogie estiĝas per aeruma reakcio ekde citratoj en la renoj.[1]
Metilaj kaj etilaj esteroj de la acetoacetata acido estas pli stabilaj ol la alkalaj saloj. Mamuloj, ĝenerale, produktas acetoacetatan acidon en la hepato kune kun aliaj ketonaj korpoj kiuj liberiĝas en la sangofluo kiel energifonto dum periodo da fastoj, fizikaj ekzercoj kaj kiel rezulto de kelkaj malsanoj tia kia la tipo 1-diabeto.