Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia fera (II) okzalato aŭ K2[Fe(C2O4)2] estas duobla salo de kalio kaj fero kie la feratomo havas oksidonombron +2. La anhidra salo posedas oranĝo-flavan koloron kaj ĝi dissolviĝas en akvo donate ruĝecan koloron. Kelkfoje la kristaloj de kalia fera (II) okszlato estas orflavaj en koloro.
Kalia fera (II) okzalato estiĝas kiam la kalia fera (III) okzalato malkomponiĝas per la lumo en solvaĵo aŭ kiam hejtita super 296°C. Tiu metodo estas uzata por mezurado de la lum-ondo aŭ lum-radiado. Se la molekulo estas hidratigita, ĝi perdas la akvon kiam temperaturo superas al 200°C.