Kalia laŭroila sarkozinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia laŭroila sarkozinato
Plata kemia strukturo de la Kalia laŭroila sarkozinato
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia laŭroila sarkozinato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Laŭroila sarkozinato de kalio
Kemia formulo
C15H28KNO3
CAS-numero-kodo 38932-32-0
ChemSpider kodo 7071
PubChem-kodo 23679012
Fizikaj proprecoj
Molmaso 309,48602 g·mol-1
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20 R36/37/38 R41
Sekureco S22 S24 S25 S26 S36 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H318, H330
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P271, P280, P284, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P320, P321, P332+313, P362, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Kalia laŭroila sarkozinatoC15H28KNO3 estas konata ankaŭ kiel kalia sarkozilo, estas jona surfaktanto derivita el sarkozino kaj uzata kiel ŝaŭmiganto kaj purigagento en ŝampuoj, razkremo, dentokremo kaj produktoj por akvolavado. En eksperimentoj pri molekula biologio, sarkozilo uzatas kiel inhibanto de DNA transskribado.

Ĉi-surfaktanto estas amfifila[2] pro la hidrofoba 12-karbona ĉeno (laŭroila) kaj la hidrofila karboksilato. Pro tio ke la nitrogenatomo estas amida ligo, la nitrogeno ne estas pH aktiva kaj estas neŭtrale ŝarĝita en akvaj solvaĵoj sendepende de la pH. La karboksilato havas (pKa-n) ĉirkaŭ 3,6 kaj do estas negative ŝarĝita en solvaĵoj kun pH pli grandaj ol 5.5.

Veziketoj pH-sensivaj estas prepareblaj uzante ĉi-surfaktanto kun alia katjona aŭ akvo-nesolveblaj amfifiloj tiel kiel la n-dekanolo. Aldono de miksaĵo da egalaj partoj de kalia laŭroila sarkozinato kaj la ne-jona surfaktanto sorbitola unulaŭrato en akvo rezultas en formado de kvazaŭ-micelaj aldonaĵoj eĉ se neniu surfaktanto formas micelojn kiam ĉeestantajn sola. Tiaj aldonaĵoj povas helpi dum transporto de aliaj pli etaj molekuloj, tiel kiel drogoj, tra haŭto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pubchem
  2. Amfifilaj aŭ amfipataj molekuloj estas tiuj kiuj prezentas hidrofilan regionon (kiu estas solvebla en akva medio) kaj hidrofoban regionon nesolveblan en akvo, sed solveblan en lipidoj kaj organikaj solvantoj.