Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia p-dodekila benzeno-sulfonato, KDBS, aŭ C18H29KSO3 estas organika kombinaĵo derivita el kalio, laŭrata acido kaj benzeno sulfonata acido. Ĝi estas flaveca oleeca likvaĵo, milde toksa, solvebla en akvo kaj uzata kiel surfaktanto kaj emulsia agento kun ŝaŭmigaj kaj humidigaj proprecoj. Ĝi ankaŭ uzatas en fabrikado de kosmetikaĵoj.
Ĝenerale ĝi komerce trovatas kiel miksaĵo da interligitaj sulfonatoj kaj ĝi estas la ĉefa komponaĵo de likvaj sapoj uzataj en lavbutikoj. KDBS estas sensiva al akvomalmoleco kaj ne facile oksidiĝas. Ĝi estas forta ŝaŭmiganto kaj troviĝas kiel komponaĵo de pluraj aldonaĵoj.