Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia 4-fenil-butirato aŭ C|10|H|11|KO2 estas organika salo de 4-fenil-butirata acido kaj kalia hidroksido, kemia reakcianto uzata en farmakologio kaj kiel kemia sintezoj. Butiratoj okazas nature en la korpo, kaj la rezono por la uzo de tiu substanco en farmakologio estas la aktivado de la beta-oksida procezo en tre longa kateno de grasacidoj de la molekuloj, kie ĝi helpas en la rekonstruado de la ĉeloj.
Krom tio, fenil-butiratoj estas esplorataj por traktado de la Parkinsona malsano, kancero, kaj mikrobiaj kontaĝoj, pro ĝia kapableco pri fortikigo de la epiteliaj anti-mikrobiaj barieroj, kiuj estas respondoj de nia korpo al la vivmedio rilate al la bakterioj tie ekzistantaj. Laŭ la ĝenerala vidpunkto, butiratoj estas mallongĉenaj grasacidoj kiuj ne nur helpas krei kondiĉojn por havigi saninteston, sed ankaŭ promocias la sentoksiĝon de pluraj nocaj elementoj, tiele kreante ekvilibritan imuno-sistemon.