Kalia laktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia laktato
kalia laktato
Plata kemia strukturo de la Kalia laktato
kalia laktato
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia laktato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Laktato de kalio
  • E 326
  • 2-Hidrokso-propanoato de kalio
  • Hidrokso-metil-acetato de kalio
  • Hidrokso-etil-formiato de kalio
  • 2-Hidrokso-propionato de kalio
Kemia formulo
C3H5KO3
CAS-numero-kodo 996-31-6
ChemSpider kodo 55189
PubChem-kodo 23671663
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca higroskopa likvaĵo
Molmaso 128,168 g·mol-1
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R23/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H319, H331
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P304+340, P305+351+338, P311, P321, P337+313, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Kalia laktatoC3H5KO3 estas organika kalia salo de laktata acido sintezata per kompleta neŭtraligo. Ĝi estas nature produktata de vivaj organismoj kiel flankprodukoto de la glukoza fermentado. Laktato de kalio estas sekura konservaĵo kun alta kapableco je akvo-absorbeco krom bufrigaj proprecoj[2] por nutraĵoj kaj personzorgaj aplikoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Kiel nova alternativo al natria laktato, ĝi resumas la zorgojn de la sanorganizacioj kaj konsumantoj rilate al reduktado de natria ingestado. Laktato de kalio estas blanka aŭ flaveca higroskopa solidaĵo, preskaŭ senodora kun milda salgusto. Ĝia solvaĵo estas stabila sub normalaj kondiĉoj pri enstorigo. Laktato de kalio estas ne toksa (kvankam kelkuloj povas esti alergiaj) al homoj kaj al vivmedio kaj estas tre biodegradiga.

Laktato de kalio estas uzata kiel humidiga kaj gusto-plibonigagento en viandaj kaj birdaj produktoj, kaj ekzistas kreskanta evidenteco pri la antimikrobaj proprecoj de tiu salo. Kalia kaj kalcia laktatoj estas egale efikaj en kresko-kontrolado de aerobaj kaj anaerobaj organismoj, kaj la antibotulinaj aktivecoj de la laktata anjono jam estis starigitaj, kvankam la specifa agado de la laktatoj sur la mikrobaj ĉeloj ne estas glate klarigitaj.

Nenia intraĉela pH malaltiga efiko estis elmontrita, kaj la raportite etaj malpliigoj en akva medio ŝajne estas nesufiĉaj por klarigi la efikon. Aliaj klarigoj estis proponataj sed ne konfirmitaj. Kvankam laktatoj laŭŝajne estas bakterionuligaj, ilia kapableco je kontrolo de la difektoj kaŭzataj de patogenaj bakterioj sur freŝaj kaj procezitaj viandoj favorigas ĝian uzon, ĉefe rilate al fridigitaj viandaĵoj kombinitaj kun aliaj mikrobaj inhibantoj.

Laktata acido estas unu el la plej vaste distribuataj acidoj en la naturo, kaj kune kun la acetata acido ĝi estas grandkvante uzata kiel konservanto. La nutro-grada acido estas produktata per kontrolita fermentigo de rafinita saĥarozo aŭ aliaj karbohidrataj fontoj. La komponaĵo estas purigita konvertante ĝin al kristala kalcian laktaton, kiu tiam estas traktata kun sulfata acido por doni solvaĵoj de pura acido. Laktata acido estas ankaŭ sinteze manufakturita per hidrolizo de la laktonitrilo.[3]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de laktato de kalio per traktado de la propionata acido kun bromo formante la 2-bromo-propionatan acidon:

  • Fine, oni neŭtraligas la produktitan acidon kun egala molmaso de kalia hidroksido:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Laktato de kalio reakcias kun bromo-etano por doni laktaton de etilo:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pubchem
  2. Klarigo: Kiam oni diras ke ia substanco posedas bufrigajn proprecojn, tio signifas ke aldono de tiu substanco al alia produkto ne ŝanĝas la valoron de la pH de tiu altra substanco.
  3. Journal of Food Protection