Kalia sulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia sulfato
Bastona kemia strukturo de la
Kalia sulfato
kalia sulfato
Tridimensia kemia strukturo de la
Kalia sulfato
Arkanito:erco de kalia sulfato.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kalia salo de sulfata acido
  • Arcanum duplicatum
  • Tartarus vitriolatum
  • Sal polychrestum
  • Arcanum holsteiniense
Kemia formulo
K2SO4
CAS-numero-kodo 7778-80-5
ChemSpider kodo 22915
PubChem-kodo 24507
Merck Index 15,7793
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj senodoraj kristaloj
Molmaso 174.259 g·mol−1
Denseco 2.66g cm−3
Fandpunkto 1067 °C
Bolpunkto 1689 °C
Refrakta indico  1,4957
Acideco (pKa) 4.76
Solvebleco Akvo:111 g/L
Mortiga dozo (LD50) 6600 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia sulfato estas blanka neorganika kalia salo de sulfata acido, nature trovata sub la nomo arkanito kaj konata en la antikveco kiel "Kali Sulphuricum".[2] Kiam kalia sulfato varmiĝas kun akvo, aŭ kiam agitata en flakono, la kristaloj estigas multebranĉan spiralan strukturon ĉe deponiĝo.

Kalia sulfato povas esti karakterizata por la esploroj pri spiralaj strukturoj en laboratorio. Kalia sulfato uzatas en la produktado de sterkoj (provizante plantojn kaj vegetalojn per kalio kaj sulfuro), kalia aluno, kalia karbonato kaj vitro-fabrikado. En analiza kemio, ĝi uzatas por la identigo de la nitrogeno per la Kjeldahl Metodo kaj de proteinoj en nutraĵoj.

Ĝi same uzatas pri la elektrostataj efikoj sur pKa valoroj por fragmentoj de aminoacidoj en la stafilokoka nukleazo. Ĝi ankaŭ utilas por separado de proteino per elektroforezo k uzatas kiel kemia reakcianto en laboratorio.

Kalia sulfato estas konata ekde la 14-a jarcento kaj estis studata de Johann Rudolph Glauber (1604-1670), Robert Boyle (1627-1691) kaj Otto Tachenius (1610-1680). Ĝi ricevis plurajn latinajn nomojn samkiel polychrestum Glaseri omaĝe al la apotekisto de la 17-a jarcento Christopher Glaser (1615-1678).

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Tamen, kun la tempopaso kaj la kosto de la klorida acido en la procezo, aliaj naturaj procezoj estis malkovritaj malaltigante la kostojn kaj malpliigante la operaciajn procezojn.

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

Kalia sulfato ankaŭ prepareblas per endoterma reakcio de la kalia bisulfato kaj kalia klorido:[3]

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

Kalia sulfato povas prepariĝi ankaŭ per reakci inter akva solvaĵo de sulfura duoksido, oksigeno kaj kalia klorido:

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

Alternative, kalia sulfato povas prepariĝi per reakcio inter akva solvaĵo de sulfura duoksido, oksigeno kaj kalia klorido:

Reakcio[redakti | redakti fonton]

  • Kalia sulfato kaj aluminia sulfato fandiĝas por doni belajn kristalojn trovatajn en la naturo, konatajn kiel alunon:
Aluno de kalio kaj aluminio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]