Saltu al enhavo

Kalia kvarfenil-borato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia kvar-fenil-borato
Plata kemia strukturo de la Kalia kvar-fenil-borato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kvarfenilborato de kalio
Kemia formulo
(C6H4)4BK
CAS-numero-kodo3244-41-5
ChemSpider kodo4937589
PubChem-kodo6432333
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka solidaĵo
Molmaso358,3249 g·mol-1
Fandpunkto>300 °C
SolveblecoAkvo:1,8 x 10-4 g/L
Sekurecaj Indikoj
RiskojR36/37/38
SekurecoS26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia kvar-fenil-borato(C6H4)4BK estas senkolora aŭ blanka salo konsistanta je kvar fenil-grupoj ligitaj al unu boratomo kaj aparte rara ekzemplo de kalia salo nesolvebla en akvo. Kvarfenilborato de kalio ne estas solvebla en akvo sed estas solvebla en acetono, organikaj solvantoj kaj lipidoj. Tamen, la nesolvebleco de ĉi-komponaĵo estas uzata por determinigo de kali-jonaj koncentriĝoj per precipitado aŭ gravimetria analizo. La komponaĵo alprenas polimeran strukturon kun ligaĵoj inter la fenilaj ringoj kaj la katjona kalio, pro tio ĝi estas klasita kiel organometala kombiinaĵo.

La metodo por determinado de kaliaj katjonoj iĝas per precipitigo de la jonoj en iomete malforta alkalo-medio en ĉeesto de EDTA aŭ etileno-du-amino-kvar-acetato kaj formaldehido, sekvata per filtrado, sekado kaj pezado de la precipitaĵo.

Kvarfenilboratoj estis unue sintezitaj en la jardeko 1950 sub la natria formo, kiu estas tre solvebla en akvo. Kiam kaliaj katjonoj estas enkondukaj en la solvaĵo, tamen, kalia kvarfenilborato estiĝas kaj precipitiĝas.

Reakcio 1

[redakti | redakti fonton]
  • Kvarfenilborato de kalio reakcias kun klorido de hidrargo (II) por doni kvarfenilboraton de hidrargo kaj KCl:[2]

2 +

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]