Kalia miristilo-etera sulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia miristilo-etera sulfato
Plata kemia strukturo de la Kalia miristilo-etera sulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kalia sulfato de miristila etero
  • Kalia salo de miristilo-etera sulfato
  • Miristiletera sulfato de Kalio
Kemia formulo
C17H35KSO5
Fizikaj proprecoj
Molmaso 390,6265 g·mol-1
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R38 R41
Sekureco S26 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H312, H315, H318, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P262, P264, P280, P302+352, P305+351+338, P310, P321, P332+313, P362
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia miristilo-etera sulfatoC17H35KSO5 estas miksaĵo da organikaj kombinaĵoj, pale flava likvaĵo kun sapigaj kaj surfaktantaj proprecoj. Ĝi trovatas en multaj kosmetikaĵoj tiel kiel sapoj, tualetsapoj, ŝampuoj[1] kaj dentokremoj. Ĝi estas malaltkosta kaj efika ŝaŭmigagento[2]. Ordinate uzata en multaj likvaj sapoj, miristilo-etera sulfato de kalio konsistas je pluraj intime rilataj kombinaĵoj. Kelkfoje la nombro da unuoj de etileno-glikola etero.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Miristilo-etera sulfato de kalio estas tre simila al kalia laŭretera sulfato; la sola diferenco estas du pliaj karbonoj en la porcio de la grasalkoholo en la hidrofoba vosto. Ĝi manufakturiĝas per etoksiligo de la miristata alkoholo. Sinsekve, la fina hidroksila grupo konvertiĝas al sulfato per traktado kun klorosulfata acido.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Tiel kiel aliaj etoksilatoj, miristilo-etera sulfato povas fariĝi malpurigita per 1,4-dioksano dum produktado, kiu estas konsiderata hipoteze kancerogena de la Internacia Centro por Esplorado pri Kancero.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]