Kalia kakodilato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia kakodilato
kalia kakodilato
Plata kemia strukturo de
Kalia kakodilato
kalia kakodilato
Tridimensia kemia strukturo de
Kalia kakodilato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kakodilato de kalio
Kemia formulo
C2H6AsO2K
CAS-numero-kodo 21416-85-3
PubChem-kodo 23702397
Fizikaj proprecoj
Molmaso 176,088 g·mol-1
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R23/25 R50/53
Sekureco S20/21 S28 S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300+330, H301+331, H302, H341, H351, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P101, P102, P103, P260, P301+310, P303+361+353, P305+351+338, P403+233, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia kakodilatoC2H6AsO2K estas dumetila arsena salo de kalio, blanka pulvoro kiu estigas bazajn solvaĵojn en akvo[1]. Ĝi korodas multajn metalojn, tamen la reakcioj ne estas danĝeraj. Ĝi likviĝas en sia propra kristaliĝakvo kiam milde hejtata kaj kiam forte hejtata ĝi fariĝas anhidra.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi brulas per blueca flamo, eligante ajlosimilan odoron. Kalia kakodilato ĉefe uzatas en preparaĵoj por elektrona mikroskopio. Ĉi-substanco ne estigas precipitaĵojn en marakvo. Kun la tempopaso la kemiaĵo degeneriĝas sub meditemperaturo, do oni rekomendas enstokigon sub malalta temperaturo. Ĝiaj solvaĵoj povas konserviĝi malvarmaj kie ili daŭras multajn monatojn antaŭ ol precipitaĵoj povos okazi.

Konata kiel bluagento, ĝia natria versio estis unu el la kemiaĵoj uzataj dum la Vjetnama milito kaj ĝi same uzatas kiel herbicido[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]