Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia meta-vanadato aŭ KVO3 estas neorganika okso-kombinaĵo de kalio kaj vanado, senkoloraj aŭ palverdaj kristaloj kaj tre higroskopa substanco. Meta-vanadato de kalio dissolviĝas malrapide en malvarma akvo kaj tre facile en varma akvo, kaj tre malfacile en kalia kaŭstikaĵo.
Kiam varmigata ĝis vaporigo, la solvaĵo iĝas siropeca, ĝis iĝi terblanka maso, kiu, per sinsekva varmigo fandiĝas kiel flava likvaĵo. Kvankam vanadatoj estas trovataj en pluraj konfiguracioj, nur la meta-formo estas la plej stabila, la aliaj formiĝas nur en la ĉeesto de granda eksceso de bazo.[3]