Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia 9,10-antrakinono-2-sulfonato aŭ C14H7KO5S estas organika kombinaĵo, akvosolvebla antrakinona derivaĵo, uzata en alkala pulpigo en la soda procezo. Kalia antrakinono-sulfonato estis malkovrita kiel efika pulpiga katalizilo antaŭ ol antrakinono, tamen, ĝi posedas pli altan koston.
Krom tio, oni konstatis ke la derivaĵoj de la antrakinono posedas antivirusajn aktivecojn. Plantoj enhavantaj antrakinonoj enhavas reduktitajn glukozidojn de antranoloj kaj antronoj, du derivaĵoj de la antrakinono. Cetere, ĉi-agentoj havas pli signifoplenan terapeŭtikan agadon ol la antrakinonoj.