Kalia nitrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia nitrito
Plata kemia strukturo de la
Kalia nitrito
Tridimensia kemia strukturo de la
Kalia nitrito
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kalia salo de nitrita acido
  • Nitrito de kalio
  • Kalia salo de nitroza acido
Kemia formulo
KNO2
CAS-numero-kodo 7758-09-0
ChemSpider kodo 22857
PubChem-kodo 516910
Merck Index 15,7770
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj aŭ flavaj higroskopaj kristaloj
Molmaso 85.10379 g·mol-1
Denseco 1.914986g cm−3
Fandpunkto 440.02
Bolpunkto 537
Acideco (pKa) 3.32
Solvebleco Akvo:3120 g/L
Mortiga dozo (LD50) 235 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R8 R25 R50
Sekureco S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 06 – Venena substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H301, H311, H400, H410[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P264, P270, P273, P280, P301+310, P302+352, P312, P321, P330, P361, P363, P370+378, P391, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Kalia nitrito estas neorganika salo, blanka aŭ iomete flava substanco, tre higroskopa substanco, kaj tre solvebla en akvo kreante jonojn de kalio kaj nitrito (NO2-). Ĝi estas forta oksidiganto kaj povas akceli bruladon de aliaj materialoj.

Samkiel ĉiuj nitritoj, kalia nitrito estas toksa substanco kiam englutita, kaj laboratoriaj testoj sugestas ke ĝi povas esti genetike mutacia aŭ teratogenia. Biologie, kalia nitrito estas vazodilatanto kaj uzata en traktado kontraŭ venenigo per cianido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nitritoj ĉeestas sub spurniveloj en la sojlo, naturakvoj, plantaj kaj bestaj histoj kaj sterkoj. La pura formo de la nitrito estis unue priskribita de la fama sveda kemiisto Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) kiam li laboradis en la laboratorio de sia apoteko en la urbo Köping. Li varmigis kalian nitraton ĝis ruĝiĝo dum duono da horo kaj estigis tion kion li agnoskis kiel "nova salo". Iom post, la du komponaĵoj (kaliaj nitrato kaj nitrito) estis karakterizitaj de Eugène-Melchior Péligot (1811-1890) kiu klarigis la reakcion.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Kalia nitrito estas preparata per varmo-malkomponado de kalia nitrato:

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Teknike, kalia nitrito povas prepariĝi per agado de la nitrogenaj oksidoj en solvaĵo de kalia karbonato:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Nitritoj kaj kalia nitrito uzatas por estigo de nitrogenaj oksidoj, laŭ elmontras la jenajn ekvaciojn:

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

2 KNO2 + 2 KI + 2 H2SO4I2 + 4 KHSO4 + 2 NO

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

2 KNO2 + 2 FeSO4 + 3 H2SO4Fe2(SO4)3 + 2 KHSO4 + 2 H2O + 2 NO

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

3 KNO2 + KNO3 + Cr2O3 → 2 K2CrO4 + 4 NO

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]